Lajos Kovács (kemiisto, 1920)
Lajos Kovács (kemiisto, 1920) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1920 en Abony |
Morto | printempo de 2011 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Lajos Kovács [lajoŝ kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovács Lajos, estis hungara kemiisto.
Lajos Kovács[1] naskiĝis la 29-an de junio 1920 en Abony, li mortis en printempo de 2011.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Kovács finis en industria lernejo en 1939, poste li laboris jaron en laboratorio pri farboj. Inter 1940–1949 li esploris en alia laboratorio, inter 1949–1952 li estis fondinta laboratoriestro, inter 1952–1957 li havis altan postenon en instituto, poste 2 jarojn li denove estis laboratoriestro. Li estis teknika direktoro de ŝtata entrepreno de farboj (1957–1976), poste li pensiuliĝis, tamen li restis konsilisto en la entrepreno. Intertempe li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li iniciatis unuiĝon de malgrandaj, disaj, malmodernaj farbouzinoj, kiu estis kreita en 1959. Li ricevis premiojn inter 1948-1990.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Száradó olajok ricinusolajból. (1948)
- Műgyantalakkok. (1953)
- Vizsgálatok a titántetraklorid-alumíniumalkil katalizátor rendszerek kialakulásáról az etilén atmoszferikus polimerizációjával kapcsolatban. (3 partoj, kunaŭtoro, 1958–1960)
- Kísérletek epoxi-karbonsavészter származékok előállítására, különös tekintettel új, nagymolekulájú vegyületek képzésére. (1961)
- Nagymolekulájú szerves anyagok. (1964, denove: 1980)
- Lakk- és festékipari termékek fejlődése. (1976)
- Vizes polimerdiszperziók. (monografio, 1986)