Landsee
Landsee | |||
---|---|---|---|
katastra loĝloko de Aŭstrio loĝloko eksa komunumo en Aŭstrio vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Burgenlando | ||
Distrikto | distrikto | ||
Komunumo | Markt Sankt Martin | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 34′ N, 16° 20′ O (mapo)47.5595516.3328Koordinatoj: 47° 34′ N, 16° 20′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Landsee [+] | |||
Landsee, hungare Lánzsér estas ne memstara vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en la komunumo Markt Sankt Martin.
Situo
[redakti | redakti fonton]Landsee situas antaŭ montoj 745, 659, 627 metrojn altaj sur ebenaĵo. Oberpullendorf troviĝas je 18 km-oj.
Fortikaĵo konstruiĝis supozeble en 1173. La unua skriba mencio pri tio aperis en 1263 en latina formo „Castrum Laanser”. En 1445 aŭstra princo Alberto la 6-a okupis ĝin. Matiaso la 1-a en 1482 donacis ĝin al sia fidelulo. Poste estroj de la fortikaĵo ofte ŝanĝiĝis. En 1620 Gabrielo Bethlen ne povis okupi la fortikaĵon, kiu en 1668 pligrandiĝis. En 1790 pro incendio ĝi ruiniĝis.
La vilaĝo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis doganprena loko en 1420, kampurbo en 1482. En 1785 vivis tie 441 homoj en 71 domoj. En 1910 vivis tie 547 homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 Lánzsér apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). En 1971 Landsee aliĝis al Markt Sankt Martin.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ruinoj de la fortikaĵo sur montopinto 627 metrojn alta
- ruinoj de abatejo fondita en 1700
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1800, en 1909 trakonstruita