lastauto omnibus
Aspekto
lastauto omnibus estas la nomo de eŭropa revuo pri kamionoj kaj aŭtobusoj, kiu aperas en tri lingvoj, kutime en monata ritmo. Ĝi publikigas precipe raportojn pri la testado de veturiloj kaj pri novaj teknikaj evoluoj. Ĝia klientaro estas aĉetantoj de veturiloj.
La nomo devenas el la germana lingvo, kie Lastauto signifas "ŝarĝ-aŭto" aŭ "kamiono" kaj "Omnibus" signifas "aŭtobuso".
- La ĉeĥa eldono aperas ĉe eldonejo "Motor-Presse Bohemia" en Prago.
- La germana eldono aperas ĉe eldonejo "EuroTransportMedia" en Stuttgart.
- Hungara eldono iam aperis ĉe eldonejo "Motor-Presse Budapest" en Budapeŝto[1].
Sub la titolo "lastauto omnibus" aperas ankaŭ jara katalogo kun informoj pri la merkate haveblaj veturiloj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Motor Presse und manager magazin werden Joint-Venture-Partner in Ungarn (germane) (2006). Arkivita el la originalo je 2013-09-14. Alirita 2013-04-13.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.lastauto.de – Retejo de la germana eldono
- www.lastauto.cz Arkivigite je 2008-05-08 per la retarkivo Wayback Machine – Retejo de la ĉeĥa eldono