Saltu al enhavo

Latvalingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Latvlingva Vikipedio)
Latvalingva Vikipedio
Retadreso lv.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo latva
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 11-a de novembro 2024
Artikolnombro 130 819
Profundeco 72.4
Paĝoj 526 726
Redaktoj 4 165 736
Uzantoj 126 368
Aktivaj uzantoj 293
Administrantoj 14
Dosieroj 26 852
vdr

La latvalingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la latva lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Vikipēdija latviešu valodā. La projekto fondiĝis en junio 2003. La 11-an de novembro 2024 ĝi enhavas 130 819 artikolojn.

afiŝo en la centro de Rigo alvokanta pri "Vikimaratono" por atingi la majloŝtonon de 100 000 artikoloj

Laŭ la stato de oktobro 2021, la Latvalingva Vikipedio estas la 68-a plej granda Vikipedio laŭ mezuro de la nombro de artikoloj kaj la dua plej granda Vikipedio en balta lingvo, post la litova kaj antaŭ la ĵemajtia dialekto (Žemaitėška Vikipedėjė). Ekde februaro 2021, ĝi estis la plej vizitata lingvoversio de Vikipedio en Latvio. Ĝi rangis antaŭ la rusa kaj la angla Vikipedioj.

Tamen la vikipedia branĉo de la tria ŝtata lingvo de Baltio, la estona, lingvoscience ne kalkulata kiel balta, sed kiel finn-ugra, laŭ tiu momento daŭre havas duoblan kvanton da artikoloj, do sume inter la Baltaj Ŝtatoj la latvalingva branĉo estas ankoraŭ malpli disvolviĝinta ol la litova kaj estona, kies lingvanoj kompare al la suma nombro aparte forte eldone engaĝitas en "sia" projekto, probable simile al la lingvanoj de la kimra, eŭska aŭ de Esperanto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]