Lawrence Mee
Aspekto
Lawrence Mee | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1922 |
Morto | 27-an de oktobro 2002 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Edz(in)o | Audrey Childs-Mee |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Lawrence MEE (laŭ propra esperantigo Lorens' Mi; naskiĝis la 24-an de februaro 1922 en Broughton, mortis la 27-an de oktobro 2002 en Manchester, Britio) estis brita esperantisto, dumviva UEA-membro, vic- kaj fakdelegito.
Mee estis la edzo de esperantistino Audrey Childs-Mee. En 1985 li estis kunfondinto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) kaj komence ĝia Ĝenerala Sekretario. De 1999 li estis ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino. De 1973 ĝis 1976 Mee estis oficisto en la Centra Oficejo (CO) de UEA en Roterdamo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1989: Interetna vortaro de ordinara Esperanto (2a eld., 1a nekonata).[1]
- 1992: La komputoro en propra fono (1992)
- 1992, 1994: Toponimia Terminaro (1992, 2a plil. eld. 1994).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nekrologo en La Brita Esperantisto Arkivigite je 2005-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- La stelo, artikolo de Lawrence Mee en Monato.