Les hommes préfèrent les grosses
Les hommes préfèrent les grosses | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Les hommes préfèrent les grosses |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1981 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Bernard Lutic |
Reĝisoro(j) | Jean-Marie Poiré |
Scenaro | Josiane Balasko |
Muziko de | Catherine Lara |
Rolantoj | Josiane Balasko • Daniel Auteuil • Ariane Lartéguy • Aude Landrey • Chantal Neuwirth • Dominique Lavanant • Franck-Olivier Bonnet • François Berléand • François-Eric Gendron • Herma Vos • Isabelle Mergault • Jean-Claude Bouillaud • Luis Rego • Martin Lamotte • Michèle Lituac • Patricia Malvoisin • Pierre Forget • Sophie Chemineau • Sophie Michaud • Thierry Lhermitte • Valérie Kaprisky • Xavier Saint-Macary |
IMDb | |
Les hommes préfèrent les grosses (La viroj preferas la dikulinojn) estas franca filmo reĝisorita de Jean-Marie Poiré, publikigita en 1981.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Lydie (Josiane Balasko), juna virino kun nealloga fiziko, estas brutale forĵetita fare de sia fianĉo kiam ŝi apenaŭ akiris la lukontrakton de loĝejo por vivi kun li. Ne povante sole elporti la koston de la luado, ŝi decidas serĉi kunloĝantaninon se eble malpli belan ol si mem, por ke ŝi ne ombriĝu en la kunteksto de eblaj amaferaj aventuroj... Dum ŝi opinias, ke ŝi trovis la idealan kunloĝanton, estas finfine Éva, bela, iom naiva, laŭmoda modelo kiu translokiĝas enen kun Lydie.
Éva, laŭ la ritmo de sia tre vigla vivo de ekskursoj kaj renkontiĝoj, altiros Lydie en sian mondon por la granda plezuro de Gérard (Luis Rego), la frato de Lydie, iom koketa kaj nerda. Ĉi tiu nova ekscito en ŝia vivo iom ĝenas Lydie, kiu estas devigita elteni kelkajn ĝenojn: ĵaluza kaj ĝena "eksamanto" de Éva, senprepara festo en la loĝejo, ktp., nun estas parto de ŝia ĉiutaga vivo. Tamen, estas en la brakoj de ĉi tiu "eksamanto" de Éva kie ŝi finfine trovos amon...
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Josiane Balasko : Lydie Langlois
- Luis Rego : Gérard Langlois
- Dominique Lavanant : Arlette
- Daniel Auteuil : Jean-Yves
- Ariane Lartéguy : Éva
- Thierry Lhermitte : Hervé
- Xavier Saint-Macary : Ronald
- François-Eric Gendron : Adrien
- Martin Lamotte : Paul Berthellot, laboristestro
- Patricia Malvoisin : Carole
- Herma Vos : Jocelyn
- Valérie Kaprisky : amikino de Éva (listigita kiel Valérie Chérès)