Linio 10 (metroo de Madrido)
Aspekto
Linio 10 - Metroo de Madrido | |
---|---|
Stacio Puerta del Sur sur linio 10 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metroo de Madrido |
Historio | |
Malfermo | 1961 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 36,5 km |
Ŝpuro | 1 445 mm |
Stacioj de la fervojlinio | |
31 stacioj | |
La linio 10 de la Metroo de Madrido trairas ĝian nordan metropolan areon (San Sebastián de los Reyes) al la sudokcidento (Alcorcón), estante la sola kiu havas ambaŭ urbojn ekster la municipa areo de la ĉefurbo. Ĝi estas la tria linio laŭ nombro da stacioj (post linioj 1 kaj 5), kun 31 stacioj, kun platformoj el 115 metroj inter Tres Olivos kaj Puerta del Sur kaj 90 m inter Montecarmelo kaj Hospital Infanta Sofía; kaj ĝi estas ankaŭ la tria laŭ longeco (post linioj 12 kaj 9), kun 36,514 km en larĝmezura tunelo.
La linio estas dividita por komerca ekspluatado en du sendependajn sekciojn en la stacidomo Tres Olivos, kie ekzistas centra platformo kie necesas ŝanĝi trajnojn.
Stacioj
[redakti | redakti fonton]- Hospital Infanta Sofía (Hospitalo Infantino Sofía)
- Reyes Católicos (Katolikaj Gereĝoj)
- Baunatal
- Manuel de Falla
- Marqués de la Valdavia
- La Moraleja
- La Granja (La Farmo)
- Ronda de la Comunicación
- Las Tablas (Las-Tablaso)
- Montecarmelo (Montokarmelo)
- Tres Olivos (Tri Olivarboj)
- Fuencarral (Fuenkaralo)
- Begoña
- Chamartín (Ĉamartino)
- Plaza de Castilla (Placo Kastilio)
- Cuzco (Kusko)
- Santiago Bernabéu
- Nuevos Ministerios (Novaj Ministerioj)
- Gregorio Marañón
- Alonso Martínez
- Tribunal (Tribunalo)
- Plaza de España (Placo de Hispanio)
- Príncipe Pío (Princo Pio)
- Lago (Lago)
- Batán (Batano)
- Casa de Campo (Kampardomo)
- Colonia Jardín (Kolonio-Ĝardeno)
- Aviación Española
- Cuatro Vientos (Kvar Ventoj)
- Joaquín Vilumbrales
- Puerta del Sur (Pordo de la Sudo)