Saltu al enhavo

Listo de la glaĉeroj en Svislando

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio


A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z
Aleĉ-Glaĉero
Eiger-Glaĉero
Fee-Glaĉero
Glärnischfirn
Gorner-Glaĉero
Gries-Glaĉero
Palü-Glaĉero en la jaro 1910
Rodan-Glaĉero
Roseg-Glaĉero
Stein-Glaĉero
Titlis-Glaĉero
Turtmann-Glaĉero
Unteraar-Glaĉero

Svislando esta lando de la Alpoj, kiuj kovras 60% de svisa teritorio. La alpaj glaĉeroj de Svislando estas granda riĉaĵo, ĉar ili estas giganta akvokonservejo, kiu garantias, ke la sivsaj riveroj ankaŭ estas akvoplenaj dum la sekaj tempoj. En la svisaj glaĉeroj konserviĝas du trionoj de la svisaj dolĉakvorezervo. Tiu rezervejo pro la tutmonda varmiĝo estas minacata, kaj la tempo de la plej multaj svisaj glaĉeroj verŝajne estas nombrita. Oni povas nuntempe jaron post jaro observi, kiel la glaĉeroj malkreskas kaj retiriĝas. De la proksimume 1000 km² da glaĉerareo en Svislando, nuntempe ĉiu-jare fordegelas 10 km² aŭ eĉ pli. Ĉiu grado de klimata varmiĝo signifas, ke la klimata firnolimo altiĝas je 150 m. Dum nuntempe tiu-ĉi limo troviĝas averaĝe je inter 2900 m kaj 3500 m, la antaŭvidebla varmiĝo de 2° signifus, ke tiu limo post kelkaj jaroj situos je inter 3200 m kaj 3800 m. Tio havos la konsekvencon, ke ĉiuj glaĉeroj sub alteco de 3200 m fordegelos dum la nuna jarcento.

Jen alfabeta listo de la svisaj glaĉeroj:
(La listo estas relative ampleksa kaj entenas ĉiujn signifajn glaĉerojn de Svislando, mankas tamen kelkaj malgrandaj glaĉeroj)


A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]