Listo de turkaj esperantistoj
Aspekto
Jen listo de turkaj esperantistoj:
Hayrettin Dural
[redakti | redakti fonton]Hayrettin DURAL (naskiĝis en 1921; mortis la 28-an de novembro 2003 en Ankara) estis turka esperantisto kaj kolonelo, fakdelegito pri lingvoj en Istanbul (1996-2003).
Mehmet Hulusi
[redakti | redakti fonton]Profesoro Mehmet Hulusi estis turka esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.
Verko
- Esperanto Dili. Aydin, 1931, 12 pĝ.
Hasan Kocaman
[redakti | redakti fonton]Hasan KOCAMAN (naskiĝis 1907; mortis la 23-an de aprilo 1975) estis turka esperantisto. Li lernis esperanton en 1930 kaj estis delegito de UEA en Istanbulo dum 25 jaroj.
Stjepan Miŝak estis esperantisto en Adana, Turkujo en la unua duono de 20-a jarcento. Redaktoro de „Informoj de E.-Domo en Adana“ veŝtpoŝformata bulteno[1].
Verkoj:
- Esperanto en Turkujo, kaj mia ago. Eld. la aŭtoro, Adana, 1935(?)
|
- Edzeca vivo. Eld. la aŭtoro, Adana, 1935(?)
|
- La Mistera Oriento — Miaj Memoraĵoj. Eld. la aŭtoro, Adana, 1935(?), 82 pĝ.
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aŭstria Esperantisto n147 (okt 1937)