Maigret tend un piège (1958)
Maigret insidas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Maigret tend un piège |
Produktadlando | Francio-Italio |
Originala lingvo | franca |
Kina aperdato | la 29-a de januaro 1958 |
Daŭro | 119 minutoj |
Ĝenro | Polica |
Kameraado | Louis Page |
Reĝisoro(j) | Jean Delannoy |
Produktisto(j) | Jean-Paul Guibert |
Scenaro | Jean Delannoy, Michel Audiard, Rodolphe-Maurice Arlaud |
Laŭ la verko de | samnoma romano de Georges Simenon |
Filmita en | Francio |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Paul Misraki |
Ĉefrolantoj | Jean Gabin |
Produktinta firmao | Intermondia Films (Parizo) - Jolly Films (Romo) |
Distribuo | RANK |
IMDb | |
Maigret tend un piège (Maigret insidas) estas franca-itala filmo de Jean Delannoy aperinta en 1958.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]Murdisto, dumnokte en kvartalo de Le Marais en Parizo, mortigas solecajn virinojn. Komisaro Maigret suspektas, ke la krimulo provas lin provoki. Li arestigas konsentantan falsan kulpulon, Mazel, por devigi la veran murdiston agi plian fojon dum reludado de la lasta krimo. La murdisto atakas help-policaninon, sed sukcesas denove forfuĝi... Dume, inspektoro Lagrume postsekvas junan virinon, Yvonne Maurin, kies sinteno ŝajnas suspekta al li. Maigret vizitas ŝin kaj ekkonatiĝas kun ŝia edzo, Marcel, arĥitekto-dekoraciisto. Fakte, Marcel trapasis sian junecon en Place des Vosges, kaj lia patrino vivas en la sama domaro, kie malaperis la murdisto dum lia lasta provo... Maigret baldaŭ estas certa teni la kulpulon kaj arestas Marcel Maurin. Tamen, nova krimo okazas dum la suspektito estas gardita en polic-sidejo en Quai des Orfèvres. Kunfruntante patrinon kaj edzinon de Maurin, kio instigas ilian malaman rivalecon, Maigret sukcesas eltiri konfeson de Yvonne: ŝi ja kulpas pro tiu senutila murdo, provante senkulpigi sian senmaskigitan edzon, tamen ŝi ne diras ke ŝi kulpas pri la ceteraj murdoj...
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Maigret tend un piège
- Reĝisoro: Jean Delannoy
- Scenaro: Jean Delannoy, Michel Audiard kaj Rodolphe-Maurice Arlaud laŭ samnoma romano de Georges Simenon
- Dialogo: Michel Audiard
- Help-reĝisoro: Alain Kaminker
- Muziko: Paul Misraki (Éditions Impéria)
- Muzika direktoro: Marc Lanjean
- Kanzono: "Ça ne sert à rien" de André Hornez kaj Paul Misraki kantita de Paule Desjardins (Éditions Polydor)
- Foto: Louis Page
- Operatoro: Henri Tiquet
- Muntado: Henri Taverna, helpita de Simon Bretoneiche
- Sono: Jacques Carrère, helpita de Guy Villette
- Dekoracioj: René Renoux, helpita de Pierre Tybergheim kaj Simone Delannoy
- Skriptistino: Claude Vériat
- Ekstera reĝisoro: Roger Joint, René Thomas
- Ĝenerala inspektoro: Eric Geiger
- Platforma fotisto: Marcel Dole
- Ŝminkado: Marcel Bordenave
- Produktado: Intermondia Films (Parizo) - Jolly Films (Romo)
- Ĉefo de produkto: Jean-Paul Guibert
- Direktoro de produkto: Claude Hauser
- Distribuo: RANK
- Filmita en studioj Eclair de la 22-a de julio 1957 ĝis la 28-a de septembro 1957
- Rivelado: Laboratorio Eclair - Registrita de société Optiphone - Sistemo Western Electric
- Devenlandoj: Francio, Italio
- Formato: Nigra-blanka
- Daŭro: 119 minutoj
- Aperdato: 29-a de januaro 1958 (Francio)
- Ĝenro: Polica
- Ekspluata vizo: 19714
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Jean Gabin: Komisaro Jules Maigret, de P.J (Jura Polico)
- Annie Girardot: Yvonne Maurin, edzino de Marcel
- Jean Desailly: Marcel Maurin, arĥitekto-dekoraciisto
- Olivier Hussenot: Inspektoro Lagrume
- Lucienne Bogaert: Adèle Maurin, patrino
- Gérard Séty: Georges "Jojo" Vacher, monduma dancisto
- Lino Ventura: Inspektoro Torrence
- Paulette Dubost: Mauricette Barberot, buĉistino
- Jeanne Boitel: Louise Maigret, edzino de komisaro
- André Valmy: Inspektoro Lucas
- Alfred Adam: Barberot, buĉisto
- Maurice Sarfati: Inspektoro Lapointe
- Jean Tissier: Ĵurnalisto de Paris-Presse
- Guy Decomble: Mazet, falsa kulpulo
- Amédée: Inspektoro Alfonsi
- Jean Debucourt: Camille Guimard, direktoro de P.J
- Denise Clair: S-ino Bignol, pordistino
- Michèle Nadal: Ĵurnalistino
- Maryse Paillet: Buĉistino
- Nadine Basile: Help-policanino
- Germaine Michel: Najbarino de Marguerite Juteau
- Florence Brière: Deĵorantino de necesejo
- Dominique Davray: Marguerite Juteau, viktimo
- Madeleine Barbulée: Klientino de buĉisto
- Dominique Page: Servistino de Gesinjoroj Maurin
- France Asselin: Help-policanino
- Marie Mergey: Tajpistino de P.J
- Pierre-Louis: Étienne Rougin, ĵurnalisto
- Raphaël Patorni: Inspektoro Janvier
- Hubert de Lapparent: Juĝisto Comélian
- Nicolas Amato: Telefonisto
- Henri Coutet: Kelnero de restoracio
- Georges Lycan: Inspektoro
- Louis Bugette: Simoni, policano de komisarejo de 4-a arondismento de Parizo
- Jacques Hilling: Jura kuracisto
- Georges Lannes: Mastro Lieutard
- Jean-Pierre Moncorbier: Fotisto de P.J
- Jean-Louis Le Goff: Goudier, buĉisto
- Daniel Emilfork: Maniulo
- Charles Bouillaud: Inspektoro Mondar
- Gérard Darrieu: Policano
- Pierre Duncan: Policano
- Louis Saintève: Promenanto
- Albert Michel: Gardisto
- Jacques Ciron: Akceptisto de hotelo
- Geymond Vital: Ĵurnalisto
- Albert Médina: Vendanto en vestaĵ-vendejo
- Denise Carvenne: Help-policanino
- Claude Mercutio
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 1959: Rekompenco Edgar por plej bona eksterlanda filmo (Edgar Allan Poe Awards)
Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]- Jean Gabin enkarnigis Maigret unuafoje en kino. Li poste ludis du aliajn Maigret: Maigret et l'affaire Saint-Fiacre kaj Maigret voit rouge.
- Jean Gabin estis la 8-a aktoro kiu enkarnigis Maigret.