Malsupra regiono Vítkovice
Malsupra regiono Vítkovice | |
ĉeĥe: Dolní oblast Vítkovice | |
teknika memorindaĵo | |
Sunleviĝo en Malsupra regiono Vítkovice
| |
Oficiala nomo: Malsupra regiono Vítkovice | |
Kromnomo: DOV | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Municipo | Ostrava |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Vítkovice |
Najbaras kun | Minejo Hlubina |
Konataj lokoj | Bolt Tower, Gongo |
Fabriko | Ferfabriko Vítkovice |
Situo | Malsupra regiono Vítkovice |
- koordinatoj | 49° 49′ 13″ N 18° 16′ 46″ O / 49.82028 °N, 18.27944 °O (mapo) |
Baseno | Ostrava baseno |
Por publiko | jes |
Plej facila aliro | Ostrava |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Okazejo | Colours of Ostrava Beats for Love |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dolní oblast Vítkovic | |
Portalo pri Ostrava |
Malsupra regiono Vítkovice estas nacia kultura memorindaĵo troviĝanta proksime de urbocentro de Ostrava en Vítkovice. Ĝi ensumigas ampleksan industrian areon de Ferfabriko Vítkovice kun unika komplekso de industria arkitekturo. Oni nomas la komplekson de tri kunligantaj tutaĵoj - nigrakarba minejo, koaksigejo kaj altforna uzino - ankaŭ Hradčany en Ostrava. La regiono estas enskribita en listo Eŭropa kultura heredaĵo kaj ĝi aspiras al alskribo en liston de monda heredaĵo de Unesko.
Mallonga historio
[redakti | redakti fonton]Unua iniciato por fondi Ferfabrikon Vítkovice ekis la 9-an de decembro 1828 de olomouca ĉefepiskopo Rudolfo Johano. La trafiko de la Gisejo de Rudolfo estis poste komencita en duono de septembro de 1830. Je unu jaro pli poste estiĝis ĉi tie koaksigejo. La unua altforno por koakso estis bruligita je du jaroj pli poste. En 1852 estis proksime de la gisejo fondita minejo Hlubina. Iom post iom estis funkciantaj ses altfornoj, kiuj estis iom post iom malfunkciigataj ĝis la 27-a de septembro 1998.
La nomigo Hradčany en Ostrava estas surprize de pli malnova dato ol oni konjektas. Ĝi estiĝis jam dum la unua respubliko, kiam estis emisiita poŝtmarko kun motivo de Hradčany en Prago kaj surskribo "Ĉeĥoslovakio - Hradčany". Komune kun ĝi estis emisiita ankaŭ marko kun panoramo de Vítkovice kaj surskribo "Ĉeĥoslovakio - Mor. Ostrava". Popola kreemo poste faris la sian kaj estiĝis la nomigo Hradčany en Ostrava.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Post la finigo de fabrikado de fero oni diskutis, kion fari pri la eksa industria areo. Ideon por ties malkonstruo superis opinio de revitaligo de la objektoj kaj ties konservo kiel teknika memorigaĵo por la estontaj generacioj. En junio de 2002 estis per ordono de registaro Malsupra regiono Vítkovice proklamita kiel nacia kultura memorigaĵo. En decembro de 2008 ĝi poste kiel unu el kvar ĉeĥaj memorigaĵoj venis al estiĝanta listo de Eŭropa kultura heredaĵo.
Nuntempe oni faras en la tuta spaco purigon, malkonstruon de nebezonataj konstruaĵoj kaj ekipaĵoj kaj preparas la areon por kunigi ĝin en estonteco kun konstruita areo en Karolina, kiu estas ankaŭ de fundamente rekonstruata.
Festivaloj
[redakti | redakti fonton]Malsupra regiono Vítkovice fariĝis okazejo de diversaj muzikaj festivaloj, inter ili Colours of Ostrava, Beats for Love.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- POLÁŠEK, Miloš; POLÁŠEK, Radim; MACHOTKOVÁ, Jana. Vítkovice Industria : Ostrava : Vítkovické vysoké pece 1836–2007. Ostrava : EN FACE, 2007. ISBN 978-80-903385-6-2.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Nacia kultura memorigaĵo Altfornoj en Vítkovice
-
Teknika ekspozicio en DOV
-
Norda parto de Malsupra regiono
-
Suda parto de Malsupra regiono
-
Plurfunkcia aŭlo Gongo
-
Colours of Ostrava 2014, Malsupra regiono Vítkovice, okazejo de festivalo
Panoramo
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Malsupra regiono Vítkovice en Vikimedia Komunejo
- Malsupra regiono Vítkovice Arkivigite je 2009-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Malsupra regiono Ostrava - Vítkovice Arkivigite je 2006-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Fera urbo Vítkovice fariĝis memorigaĵo de la eŭropa heredaĵo
- Hradčany en Ostrava ĝuas al granda intereso de spektantoj