Mandi Bahaudin
Mandi Bahaudin | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50400 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 157 352 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 35′ N, 73° 30′ O (mapo)32.58611111111173.491666666667Koordinatoj: 32° 35′ N, 73° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 204 m [+] | ||
Areo | 7623 km² ( 762 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mandi Bahauddin [+] | |||
Mandi Bahaudin, panĝabe kaj urdue منڈی بهاؤالدین estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono, ankaŭ sidejo de la samnoma distrikto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- areo: km²
- supermara alteco: 204 m
- loĝantaro: 198,609 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 50400
- telefonkodo: 0546
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mandi Bahaudin situas sur malalta montetaro inter riveroj Ĝelum (norde 12 km) kaj Ĉenabo (sude 39 km) en nordorienta Pakistano. Multano troviĝas 142, Fajsalabado 181, Lahoro 243, Rawalpindi 424, Islamabado 437, Sukur 455, Peŝavaro 485, Kveta 564, Hajderabado 660, Karaĉio 797 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ Kristo 326 tie (pli precicze 8 kilometrojn for) okazis batalo inter Aleksandro la Granda kaj Poroso (reĝo de Hindio). Laŭdire la ĉevalo de Aleksandro mortis, cetere la grekoj venkis. La regiono de Mandi Bahauddin estis sub la regado de diversaj potencoj tra la historio. Ĝi estis konkerita de la sikoj en 1818, la brita dominado okazis inter 1848-1947, tiam en tiu areo irigaciaj kanaloj konstruiĝis. Post la sendependiĝo en 1947 la islamaj rifuĝintoj el nova ŝtato Barato ekloĝis ankaŭ en Mandi Bahaudin. En 2011 la kadavro de ĵurnalisto estis trovita en kanalo proksime al la urbo kun signoj de torturo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
22 295 | 36 172 | 44 796 | 97 340 | 157 352 | 198 609 |
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Mandi Bahaudin la plej prestiĝa altlernejo estas la Ŝtata Teknologia Altlernejo, krome aliaj ŝtataj kaj privataj altlernejoj funkcias en la urbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Mandi Bahaudin estas agrara urbego, la grundo estas bona, la irigaciaj kanaloj bone funkcias. Oni kultivas tritikojn, rizojn, sukerkanojn kaj legomojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Mandi Bahaudin havas nur 4 kantonajn vojojn, rekte ne povas atingi gravajn urbegojn. Eĉ mankas fervoja kontakto. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Sialkot, Fajsalabado kaj Lahoro (sufiĉe for).
Klimato
[redakti | redakti fonton]Mandi Bahaudin situas en duonarida klimato (BSh) laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono. La varmo kulminas junie kun averaĝe iom pli ol 40 °C. Vintre ne frostas. En ĉiuj monatoj pluvas (jare po 500-600 mm), sed la musono portas pluvojn en julio kaj aŭgusto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans