Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj
Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 30° 40′ 0″ S, 29° 24′ 0″ O (mapo)-30.66666666666729.4Koordinatoj: 30° 40′ 0″ S, 29° 24′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 19 500 km² (1 950 000 ha) [+] | |||
Areo | 19 500 km² (1 950 000 ha) [+] | |||
|
||||
Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj | ||||
La maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Sud-Afriko.
La ekoregiono estas parto de la maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono okupas la montetojn piede de Drakensbergoj, kovrante areon de 19 500 kvadrataj kilometroj en la sud-afrikaj provincoj Orienta Kablando kaj Kvazulu-Natalo. Oriente ĝi estas limigita de la marbordarbara mozaiko de Kvazulu-Kablando, kiu troviĝas en la humida marborda zono laŭlonge de Hinda Oceano; okcidente ĝi estas limigita de la pli altaĵaj drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj. Sude ĝi transiras al pli sekaj veprejoj de Albany, kiuj estas karakterizitaj de pli sukulentaj kaj dornaj plantoj. La ekoregiono havas sekan subtropikan klimaton. Jara precipitaĵo varias ekde 450 mm ĝis 800 mm, kun proksimume tri kvaronoj de la pluvo falanta dum la varmaj someraj monatoj inter oktobro kaj marto. Frostoj malofte okazas kaŭze de la moderiganta influo de Hinda Oceano.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Fitogeografie, la ekoregiono kongruas kun aparta flaŭra provinco el la Usumbaro-Zululanda Regiono de la Paleotropika Regno. La tipa vegetaĵaro estas sklerofilaj ĉiamverdaj arbedoj, kiuj konstituas densajn kanopeojn de veprejoj. Tiuj ĉi altas ĝis ses metroj.
Biodiverseco
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono kiu estas transiro inter humida kaj seka, inter altaĵa kaj malaltaĵa inter mezvarma kaj tropika, havas riĉan biodiversecon, kvankam kun malmulte da endemiaj specioj. La ekoregiono gastigas variecon de bestioj, inkluzive de la endanĝerigataj nigra rinocero (Diceros bicornis), blanka rinocero (Ceratotherium simum) kaj kaba vulturo (Gyps coprotheres).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT1012 : Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj (WWF)
- angle Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj (WWF-Wildworld)
- angle Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Maputaland-Pondoland bushland and thickets Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo (Conservation International)
- angle Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo (CEPF)
- angle Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj (Routes) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine