Saltu al enhavo

Mariano Barroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariano Barroso
Persona informo
Naskonomo Mariano Barroso Ayats
Naskiĝo 26-an de decembro 1959 (1959-12-26) (64-jaraĝa)
en Sant Just Desvern
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
scenaristo
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1982– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mariano BARROSO (Barcelono, 26a de decembro 1959) estas hispana reĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Li laboris kaj por kino, teatro kaj televido.

Li studis kinreĝisorado en la Usona Kininstituto kaj en Instituto Sundance, kaj teatran reĝisoradon en la Hispana Teatro de Madrido kaj en la Laboratorio William Layton. Li alternas kinreĝisiradon kun instruado. Li krome estis prezidante de la Kinakademio de Hispanio el 2018 ĝis 2022​.

En 1993 li reĝisoris kaj verkis sian unuan longan filmon nome Mi hermano del alma, rolulita de Juanjo Puigcorbé, Carlos Hipólito kaj Lydia Bosch. Ĝi premieris en la Berlina Kinfestivalo kaj ricevis Goya-premion al plej bona nova reĝisoro, la premion Sant Jordi, kaj la Kristalan Globon en la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary, inter aliaj.​ En 1999 li reĝisoris kaj kunproduktoris Los lobos de Washington, rolulita de Javier Bardem kaj Eduard Fernández. En 2001 li reĝisoris por usona televido En el tiempo de las mariposas pri la Mirabal-fratinoj, en kiu rolis Salma Hayek, Marc Anthony, Edward J. Olmos kaj Mia Maestro. En 2005 li reĝisoris Hormigas en la boca, kun Eduard Fernández, Ariadna Gil kaj Jorge Perugorría, kiu ricevis diversajn premiojn.

Filmoj kiel reĝisoro

[redakti | redakti fonton]
  • Mi hermano del alma (1993)
  • Lucrecial (TV) (1994)
  • Éxtasis (1995)
  • Los lobos de Washington (1999)
  • Kasbah (2000)
  • In the time of the butterflies (2001)
  • Hormigas en la boca (2005)
  • Lo mejor de Eva (2012)
  • Todas las mujeres (2013)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mariano Barroso en la hispana Vikipedio.