Mario Vargas Llosa
Jorge Mario Pedro VARGAS LLOSA, konata kiel Mario VARGAS LLOSA [elp. Marjo Bargas Ljosa] (naskiĝis la 28-an de marto 1936 en Arequipa) estas perua kaj hispana (ekde 1993) verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto. Li estas laŭreato de Nobel-premio pri literaturo de la jaro 2010.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vargas Llosa naskiĝis en Peruo, en mezklasa familio de Arequipa, kaj studis en Hispanio.
Baldaŭ konata tutmonde, li verkas en la hispana lingvo, ĉefe romanojn, sed ankaŭ elstaras liaj artikoloj kaj eseoj, ne nur beletraj sed ankaŭ politikaj, pri kiuj estas konata lia paso el maldekstremaj opinioj al la defendo de la novliberalismo.
Li famiĝis internacie en la 1970-aj jaroj danke al la eldona fenomeno konata kiel "boom" en Hispanio kaj en la tuta Eŭropo, per kio oni disvastigis la verkojn de tiamaj hispanamerikaj verkistoj (romanistoj kaj rakontistoj ĉefe) kiel Gabriel García Márquez, Julio Cortázar kaj aliaj, kune kun Mario Vargas Llosa.
Li estis kandidato al la prezidanteco de Peruo en 1990, sed perdis fronte al la tiam nekonata Alberto Fujimori. Jam tiam en tiu epoko li pasigis longajn loĝadojn kaj en Britio kaj en Hispanio, anstataŭ en Peruo. Pli kaj pli li iĝis pli dekstrema. Lastatempe, post ekregistaro de maldekstrema Pedro Castillo en Peruo kaj de Pedro Sánchez en Hispanio, kelkaj asertoj liaj iomete skandalis kiel eĉ kontraŭdemokrataj: "Latinamerikanoj eliros el krizo nur kiam ili malkovros, ke ili malbone voĉdonis. Gravo en baloto ne estas libero en elekto, sed bone voĉdoni".[1]
Premioj
[redakti | redakti fonton]- Premio Princo de Asturio de la Beletro (1986).
- Premio Cervantes (1994).
- Pacpremio de la germana librokomerco (1996)
- Nobel-premio pri literaturo (2010)
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Los jefes (La ĉefoj) (1959)
- La ciudad y los perros (La urbo kaj la hundoj) (1963)
- La casa verde (La verda domo)) (1965).
- Conversación en La Catedral (Interparolo en La Catedral) (1969)
- Pantaleón y las visitadoras (Pantaleono kaj la vizitulinoj) (1973)
- La tía Julia y el escribidor (Onklino Julia kaj la skribisto) (1977)
- La guerra del fin del mundo (La milito de la mondfino) (1981)
- Lituma en los Andes (Lituma en Andoj) (Premio Planeta, 1993).
- Los cuadernos de don Rigoberto (La kajeroj de sinjoro Rigoberto) (1997)
- La fiesta del chivo (La festo de la kaprido) (2000)
- El paraíso en la otra esquina (La paradiso aliangulen) (2003) - pri la historio de Paul Gauguin kaj Flora Tristán.
- La tentación de lo imposible (La tento de l' neeblo) (2004)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "La democracia es votar lo que diga Vargas Llosa": críticas por las palabras del Nobel de Literatura en la Convención del PP Público 1a de Oktobro 2021, ALirita la 1an de Oktobro 2021.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo de Mario Vargas Llosa
- Literatura klubo Arkivigite je 2007-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
|