Saltu al enhavo

Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Markolo estas kompare mallarĝa akva areo, kiu dispartigas terpecojn, sed ligas najbarajn akvobasenojn. Ekstremumaj ampleksoj por markoloj estas: longo - ĉirkaŭ 1760 km por Mozambika Markolo kaj larĝo - 1120 km por Drake-markolo.

Kelkaj markoloj (Ĝibraltara, Magelana, Singapura k.a.) uzeblas por internacia navigado kaj estas malfermitaj por ĉiu lando egalrajte.

Aliaj longaj markoloj

[redakti | redakti fonton]
Nomo Longo (km) Nomo Longo (km)
Malaka Markolo 1000 Markolo Bass 317
Tatara Markolo 850 Skagerako 300
Florida Markolo 570 Kategato 200
Magelana Markolo 550 Hormoza Markolo 150
Manika Markolo (Maniko) 520 Sunda Markolo 120
Korea Markolo 390 Otranto 120
Tajvana Markolo 360 Dardaneloj 120

Aliaj konataj markoloj

[redakti | redakti fonton]

Beringa Markolo - BosporoĜibraltara MarkoloBab al-Mandab - Singapura MarkoloKaleza Markolo - Ora Pordego - Markolo Bass