Mataharis
Mataharis | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mataharis |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2007 |
Ĝenro | komedia filmo, drama filmo |
Kameraado | Kiko de la Rica |
Reĝisoro(j) | Icíar Bollaín |
Produktisto(j) | Santiago García de Leániz |
Scenaro | Icíar Bollaín |
Loko de rakonto | Madrido |
Rolantoj | Najwa Nimri • Tristán Ulloa • María Vázquez • Diego Martín • Nuria González • Antonio de la Torre • Fernando Cayo • Manuel Morón • Adolfo Fernández • Josu Ormaetxe • Inma Pérez-Quirós |
IMDb | |
Mataharis (Matahari-inoj) estas hispana filmo reĝisorita de Icíar Bollaín.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Inés, Eva kaj Carmen estas tri virinoj kiuj laboras kiel privataj esploristoj en agentejo de Madrido. Inés (María Vázquez), enfiltrita inter la laboristoj de multnacia entrepreno, devas esplori laborfonan intrigon spionante dum kunlaboro kun Manuel (Diego Martín), kiu estas meznivela dungito en la entrepreno kaj samtempe aktivulo de la laborista movado kontraŭ la entrepreno mem. La esplorado metas ŝin meze de komplika elekto inter siaj amsentoj, la etiko kaj la labordevo al sia agentejo. Krome ŝia geedza vivo trairas neallogan epokon.
Eva (Najwa Nimri), ĵus reeklabori por la agentejo postnaske, kaj suferas por kongruigi sian laboron kun la familia vivo, en kiu la edzo ne multe helpas. Krome ŝi ĵus ekkonas, ke la edzo Iñaki estis kaŝinta fundamentan sekreton por la estonteco de ilia rilato, nome ke li kunhavas filon kun alia virino em alia urbo.
Carmen (Nuria González), la plej lerta esploristo de la triopo suferas tristan geedzecon, kaj observas kaj registras la geedan vrakon de Sergio (Antonio de la Torre). El la agentejo de Valbuena, postulema kaj malafabla estro, por kiu ili laboras, tiuj tri profesiuloj de la kontrolviglado trairas ofte la limojn de la intimeco de aliuloj, dum ili devas suferi ankaŭ intime siajn proprajn sekretojn.
Gektoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Najwa Nimri, Eva
- Tristán Ulloa, Iñaki
- María Vázquez, Inés
- Diego Martín, Manuel
- Nuria González, Carmen
- Antonio de la Torre, Sergio
- Fernando Cayo, Valbuena
- Manuel Morón, Samuel
- Adolfo Fernández, Alberto
- Mabel Rivera, trompitulino