Mihály Sükösd
Aspekto
Mihály Sükösd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1933 en Budapeŝto | ||||
Morto | 12-an de oktobro 2000 (67-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/9-1-163 vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | ELTE Faculty of Humanities (en) (–1956) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto literaturhistoriisto verkisto kritikisto vd | ||||
Laborkampo | Hungara literaturo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mihály Sükösd [mihAj ŝukoŝd], hungare Sükösd Mihály, Esperante Mikaelo Sükösd estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Mihály Sükösd naskiĝis la 4-an de oktobro 1933 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de oktobro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Sükösd finlernis universitaton en Budapeŝto en 1956, poste li tuj havis postenon en la universitato. Li komencis sian verkistan karieron en 1958. Inter 1964-1994 li redaktis revuon. En 1995 li edziĝis kaj baldaŭe havis 2 filojn. Li ricevis premion en 1982.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tudós (Sciencisto), debuta studo pri Weszprémi István, 1958
- Fától fáig (De arbo ĝis arbo), romano, 1962
- A kívülálló (La eksterulo), romano, 1968
- Vizsgálati fogság (Preventa aresto), romano, 1973
- A törvénytevő (La kodiganto), romano, 1981
- A halottak gyorsan lovagolnak (La mortintoj rapide rajdas), romano, 1987
- Egy államférfi nehézségei (Malfacilaĵoj de ŝtatestro), 1990
- noveloj
- diversaj eseoj kaj studoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio