Mikalaj Lukaŝenka
Mikalaj Lukaŝenka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Мікалай Аляксандaравіч Лукашэнка |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 2004 (20-jaraĝa) en Minsko |
Lingvoj | rusa • belorusa • angla • hispana • norma ĉina |
Ŝtataneco | Belorusio |
Familio | |
Patro | Aleksandro Lukaŝenko |
Patrino | Irina Abelskaja |
Frat(in)oj | Viktar Lukaŝenka kaj Dzmitrij Lukaŝenka |
Okupo | |
Okupo | universitata studento |
Mikalaj "Kolja" Aljaksandraviĉ Lukaŝenka, beloruse Мікалай Аляксандравіч Лукашэнка, ruse Николай Александрович Лукашенко – Nikolaj Aleksandroviĉ Lukaŝenko (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 2004 en Minsko) estas la tria filo de Aljaksandr Lukaŝenka, la prezidanto de Belorusio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Frua vivo kaj edukado
[redakti | redakti fonton]Ne ekzistas oficiala informo koncerne la identecon de la patrino de Mikalaj. Tamen, laŭ disvastiĝinta versio, lia patrino estas Irina Abelskaja, iama persona kuracisto de Aljaksandr Lukaŝenka. Aljaksandr Lukaŝenka restas formale edzo de Halina Lukaŝenka, kvankam la paro estas separiĝinta. En 2011 Mikalaj Lukaŝenka eklernis en la mezlernejo de Astraŝicki Haradok. En 2020 li eklernis en la liceo de la Belorusa Ŝtata Universitato[1].
Publika rolo
[redakti | redakti fonton]Lukaŝenka unuafoje aperis publike en 2008. Li allogis grandan atenton de la amasinformiloj ĉar lia patro, prezidanto Aljaksandr Lukaŝenkа, prenis lin kun si al oficialaj ceremonioj kaj ŝtataj vizitoj, ekz. renkontiĝoj kun la venezuela prezidanto Hugo Chávez, la prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev kaj la papo Benedikto la 16-a. En 2013 Mikalaj allogis plian atenton de la amasinformiloj kiam Aljaksandr deklaris, ke li povus iĝi prezidanto de Belorusio, kio elvokis multajn konjektojn en la gazetaro; en aŭgusto 2020, en la tempo de balota kampanjo li diris tamen, ke ne volas, ke Mikalaj prezidantiĝu[2]. En 2015 Lukaŝenko, en la aĝo de 10 jaroj, partoprenis en sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. En junio 2020 li kaj lia patro ĉeestis la paradon okaze de la Tago de Venko sur la Ruĝa Placo[3].
La 23-an de aŭgusto 2020, en la tempo de la protestoj en Belorusio, aperis filmregistraĵoj montrantaj Mikalaj Lukaŝenka ĉe la Palaco de Sendependeco en Minsko, kie li videblas kun sia patro, vestita kiel kontraŭtumulta policisto kaj tenanta pafilon[4][5]. Poste aperis foto montranta Mikalaj kun aŭtomatpafilo, sidanta kun sia patro ĉe la tablo de la registaro en la palaco[6].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ruse Николай Лукашенко поступил в Лицей БГУ. Здесь также будет учиться внучка президента Беларуси Arkivigite je 2020-07-02 per la retarkivo Wayback Machine, tut.by, 30.06.2020.
- ↑ ruse Лукашенко заявил, что не готовит своего младшего сына в преемники
- ↑ ruse Николай Лукашенко — сын президента Белоруссии, друг Владимира Путина и талантливый музыкант
- ↑ https://t.me/nexta_live/9370
- ↑ https://t.me/belsat/14694
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-23. Alirita 2020-08-24 .