Miklós Szabó (operkantisto)
Miklós Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó Miklós |
Naskiĝo | la 27-an de novembro 1909 en Székesfehérvár (Hungario) |
Morto | la 22-an de majo 1999 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Megyeri Cemetery (en) , 20/0/1/94-95 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Miklós Szabó |
Okupo | |
Okupo | operkantisto poeto Literatura tradukisto libretisto komponisto |
Miklós Szabó [miklOŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Miklós estis hungara operkantisto, (tenoro), tradukisto.
Miklós Szabó [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1909 en Székesfehérvár, li mortis la 22-an de majo 1999 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Szabó frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, inter 1927-1930 li lernis private ankaŭ kantoteknikon. Komence li kantadis en koncertoj, inter 1937-1938 li estis membro de Teatro Városi, inter 1939-1941 de Hungara Radio, inter 1941-1946 de Budapeŝta Ŝtata Operejo, inter 1948-1957 de Tutlanda Filharmonio. Plej longe li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Szeged) inter 1957 kaj 1969, poste li pensiuliĝis. Pli frue li estis gastokantisto en Nederlando kaj Sovetunio. Foje-foje li kantadis ankaŭ post la emeritiĝo. Li kantadis ankaŭ popolkantojn, operetojn kaj oratoriojn. Li ricevis 3 premiojn.
El lia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Beppo (debuta rolo)
- Giacomo Puccini:
- Tosca - Cavaradossi
- Manon Lescaut - Des Grieux
- Madama Butterfly - Pinkerton
- Turandot - imperiestro Altoum
- Gaetano Donizetti: Don Pasquale - Ernesto
- Giuseppe Verdi: La traviata - Alfred
- Ferenc Erkel:
- Ladislao Hunyadi (opera versio) - titolrolo
- Bánk bán (opera versio) - Otto
Liaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- tradukaĵoj de operoj, operetoj, oratorioj (resume 28)
- scenarlibroj
- Erdélytől Floridáig (porjunulara romano)
- kelkaj komponaĵoj kaj poemoj
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Karosszék (1939)
- Gül Baba (1940)
- Családunk szégyene (1942)