Monto Ngaliema
Monto Ngaliema | |||
---|---|---|---|
montarmasivo | |||
Alteco | 5 109 m | ||
Situo | Demokratia Respubliko Kongo kaj Ugando | ||
Montaro | Ruvenzori | ||
Geografia situo | 0° 23′ N, 29° 52′ O (mapo)0.3858333333333329.871666666667Koordinatoj: 0° 23′ N, 29° 52′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Rimarko | La plej alta punkto de Demokratia Respubliko Kongo kaj de Ugando | ||
La Monto Ngaliema, foje ankaŭ nomata Monto Stanley, estas monto en la Ruvenzori-montaro de Afriko. Tiu monto estas la plej alta monto kaj de la Demokratia Respubliko Kongo kaj de Ugando, la tria plej alta en Afriko, post la Kilimanĝaro (5895 m) kaj la Monto Kenja (5199 m). La montopinto (5109 m) kaj la ĉirkaŭaj pluaj pintoj altas tiom, ke sur ili estiĝas glaĉeroj.
Situo
[redakti | redakti fonton]La roka Margareto-Pinto altiĝas en la arbaro-riĉa, glaĉerkovrita Ruvenzori-montaro, sur la Stanley-altebenaĵo, 40 km norde de la ekvatoro kaj rekte oriente de la Albert-Rifto (Orientafrika Rifto). Norde situas la Albert-Lago, sude la Eduard-Lago.
Montopintoj
[redakti | redakti fonton]La monto Ngaliema konsistas el du, ĝemelaj pintoj kaj el la ĉirkaŭaj pli subaj pintoj:
Pinto metro Margherita-pinto 5109 Aleksandra-pinto 5091 Albert 5087 Savoia 4977 Ellena 4968 Elizabeth 4929 Phillip 4920 Moebius 4916 Grana Dento 4603
La monton Ngaliema surgrimpis unuafoje en 1906 princo de Abruzzi (Luigi Amadeo di Savoia), J. Petigax, C. Ollier kaj J. Brocherel. Oni nomumis la pinton laŭ la reĝino Savoja Margareto, edzino de itala reĝo Umberto la 1-a.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en la tempo de la antikvaj grekoj, estis fabeloj de montoj de neĝo kaj glacio formantaj la fonton de la rivero Nilo. Esĥilo ĉirkaŭ la jaro 500 antaŭ nia erao verkis pri "Egiptio nutrita per neĝo" kaj Aristotelo en la 4-a jarcento antaŭ nia erao verkis mencion pri "Montoj de arĝento, la fonto de la Nilo". Ptolemeo etikedigis tiujn montojn en la korekta situo kiel "Lunae Montes" (La Montoj de la Luno) en lia mapo eldonata antaŭ 1800 jaroj. Laŭ la ekspediciaj notoj de la Duko de Abruzzi, tiu estis fakte traduka eraro de la nomo "Blankaj Montoj", sed la nomo konserviĝis kaj pludoniĝis tra la jarmiloj.
Spite la legendoj, la ekzisto de tiuj montoj estis ne konfirmita ekstere de Centra Afriko ĝis la alveno de la kimra ĵurnalisto kaj esploristo Henry Morton Stanley. En 1876 li unuafoje ekvidis la montoĉenon, kaj en 1888 li rimarkis, kion li unue opiniis esti nubo kaj poste identigis kiel la deklivoj de monto kovrita de neĝo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Portalo pri Afriko |