Motoro
Aspekto
Motoro[1] estas ilo, kiu transigas iuspecan energion en mekanikan energion, cele al la realigo de mekanika laboro.
Plejofte la motoroj turnas ŝafton, per kiu oni aktivigas transmisiilon.
Ekzistas diversaj tipoj de motoro, kiuj diferencas depende de la energio uzata kaj de la transformprocezo.
- Eksplodmotoroj, funkcias per brulo interna de brulaĵo. Tiamaniere la kemia energio transformiĝas en termika energio, kiu estas utiligata por fari laboron. Antaŭ la ekbruligado la motora fluido estas miksaĵo aero/brulaĵo. La brulaĵo povas esti benzino, dizeloleo, tergaso, hidrogeno, ktp.
- Motoroj kun ekstera brulo de brulaĵo, estas tiuj en kiuj ne estas bruligata la motora fluido. La brulaĵo estas bruligata en aparta brulkamero kaj la termika energio estas transmisiata al la motora fluido tra la pareto. Tiuspecaj motoroj estas ekzemple la vapormaŝino, la vaporturbino, kaj la Stirling-motoro.
- Kvartaktaj motoroj estas piŝtomotoroj kun unu laborpaŝo en du rotacioj de la kranko.
- Elektromotoroj, utiligas la fakton, ke al konduktiloj troviĝantaj en magneta kampo kaj trafluataj per elektra kurento efikas forto. Tiu forto produktas tordomomanton, kiu turnigas la ŝafton.
- Hidraŭlikaj motoroj funkcias laŭ principoj de hidraŭliko.
Motoro ne povas esti cent-el-cente efika, ĉar parto de la energio perdiĝas pro froto aŭ aliaj fenomenoj. Precipe ĉe varmo-motoroj la leĝoj de termodinamiko ege limigas la efikecon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Heinz Grohe, Gerald Russ; Otto- kaj Dizelaj motoroj; (faklibro en germana lingvo): Otto- und Dieselmotoren : Arbeitsweise, Aufbau und Berechnung von Zweitakt- und Viertakt-Verbrennungsmotoren; (reĝimo, konstruo kaj kalkulado de (dutakta motoro) kaj (kvartakta motoro) / Heinz Grohe, Gerald Russ; 15-a eldono, loko: Würzburg : Eldonejo Vogel, 2010; 261 p. : il. serio: (Kamprath-Reihe); Vogel-faklibro: (Vogel-Fachbuch) ISBN 978-3-8343-3186-1 (k.); 3-8343-3186-4
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1067