Mukofungoj
Mukofungoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Etalio de mukofungo (eble Fuligo)
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Tipaj Ordoj
| ||||||||
Protostelia | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
La filumo de la mukofungoj diferenciĝas de la aliaj membroj de la fungoj kaj de ĉiuj aliaj organismoj. Ilia korpo estas unuĉela, amebo-mova, sen ĉelmura protoplasmo (myxamoeba). En certa tempo de sia vivo, la miksameboj unuiĝas al plasmodio, kiu produktas ĉelmurajn sporojn en diversformaj sporangioj. La ĉelmuro estas ĝenerale celuloza. La mukofungoj produktas membranon sur surfaco de la plasmodio (peridium) kaj fadenan strukturon (capillitium) en interno de la plasmodio, inter la sporoj. La daŭra maso de la sporangioj estas la etalio (aethalium). La produkto de etalio karakterizas la saprotrofajn specion, la endoparazitoj ne produktas tiun organon.
La mukofungoj vivas sur disfalanta lignaĵo, fal-foliaro, nutras sin per fagocitozo. Nur malmultaj el ili estas endoparazitoj.
La filumo entenas 600 speciojn kaj oni dividas je 3, kelkfoje je 4 klasoj:
- Veraj mukofungoj (Myxomycetes);
- Ĉelaj mukofungoj (Acrasiomycetes);
- Parazitaj mukofungoj (Plasmodiophoromycetes).