El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muldestausee estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Anhalt-Bitterfeld de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj fondiĝis la 1-an de januaro 2010 el la antaŭe sendependaj komunumoj Burgkemnitz, Friedersdorf, Gossa kun loĝloko Schmerz, Gröbern, Krina, Mühlbeck, Muldenstein, Plodda, Pouch, Rösa kun loĝloko Brösa, Schlaitz kaj Schwemsal kun loĝloko Schwerz. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 624 loĝantojn. La nova komunumo havas sian nomon de loka akvobaraĵo de la rivero Mulde.