Munkena universitato
La Universitato Ludoviko-Maksimiliano Munkeno (germane Ludwig-Maximilians-Universität München, mallonge Munkena Universitato aŭ LMU) estas la universitato en la urbo Munkeno, ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi nomatas laŭ sia fondinto, la bavaria duko Ludoviko la 9-a, kaj la bavaria reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo.
En la vintra semestro 2010/11 en la universitato studis pli ol 46 000 gestudentoj - laŭ tiu nombro temas pri la dua plej granda universitato de Germanio. Proksimume 700 profesoroj prelegas en 18 universitataj fakultatoj. La universitato ofertas 150 studfakojn - aparte vasta gamo de fakoj, interalie iuj ne ofertataj en iu ajn alia germanlingva universitato. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Pri la natursciencaj fakoj la universitato rekte konkurencas kun la samurba Teknologia Universitato Munkeno. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo Times Higher Education, flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo The Times, pri la jaro 2010 la Munkena Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo, kaj juĝiĝas la dua plej bona germania universitato (post la universitato de Göttingen).[2] Interalie rektoro de tiu universitato estis Nobelpremiito pri fiziko (1911) Wilhelm Wien kaj fakultatestro de la universitato estis Wilhelm Conrad Röntgen laŭreato de Nobel-premio pri fiziko (1901).
Fakultatoj kaj institutoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj, ligitaj kun la universitato (profesoroj aŭ diplomitoj de la universitato)
[redakti | redakti fonton]-
Papo Benedikto la 16-a estis studento kaj profesoro en la universitato
-
Wilhelm Conrad Röntgen, laŭreato de Nobel-premio pri fiziko en 1901
-
Wilhelm Wien, laŭreato de Nobel-premio pri fiziko en 1911, profesoro kaj rektoro de la universitato
-
Theodor W. Hänsch, laŭreato de Nobel-premio pri fiziko en 2005, profesoro de eksperimenta fiziko kaj lasero-spektroskopio (kvantuma optiko) ĉe la universitato
-
laŭreato de Nobel-premio pri literaturo verkisto Thomas Mann estis studento de la universitato
-
Werner Heisenberg, laŭreato de Nobel-premio pri fiziko en 1932, studento de la universitato
-
Konrad Adenauer, Kanceliero de Germanio de 1949 ĝis 1963, studento de la universitato, en 1932 estis alta protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto 1933 en Kolonjo
-
Valdas Adamkus Prezidento de Litovio (1998-2003 kaj 2004-2009)
-
Bertolt Brecht, studento de la universitato, estis germana verkisto, dramisto kaj reĝisoro, havinta komunismajn idealojn
-
sociologo Max Weber estis profesoro de la universitato