Saltu al enhavo

Muzeo Erebuni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Erebuni
armene Էրեբունի թանգարան
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Armenio
Situo Erebuno
Urbo Erevano
Speco historia muzeo
arkeologia muzeo
Estiĝo 1968
Malfermo 1968
Koordinatoj 40° 8′ 28″ N, 44° 32′ 7″ O (mapo)40.1411111144.53527778Koordinatoj: 40° 8′ 28″ N, 44° 32′ 7″ O (mapo)
Muzeo Erebuni (Armenio)
Muzeo Erebuni (Armenio)
DEC
Situo de Muzeo Erebuni
Map
Muzeo Erebuni
Kolektoj 12 235
Retpaĝo erebuni.am
vdr
Enirejo de Muzeo Erebuni.

Muzeo Erebuni (armene Էրեբունի թանգարան, Erebunu tangaran) estis fondita en 1968. La malfermo de la muzeo laŭtempe koincidis kun la 2750-jariĝo de Erevano . La Muzeo staras ĉe la piedo de la monteto Arin Berd, sur kiu staras la urarta fortikaĵo Erebuni ekde 782 a.K. La urbo-fortikaĵo estis elfosita, kelkaj partoj de la strukturo estis plifortikigitaj kaj reestigitaj, kaj la fortikaĵo fariĝis subĉiela muzeo.

Kojforma skribaĵo atestas ke la urbo estis konstruita de Argiŝti la 1-a la reĝo de Urarto en 782 a.K. La plimulto de la fortikaĵo estis konstruita el krudaj brikoj. La citadelo estis ĉirkaŭita de fortaj muroj kelkloke konstruitaj en tri vicoj. La templo de Dio Ĥaldo okupis gravan lokon en la fortikaĵo. La muroj de la templo estis ornamitaj per multaj freskoj. Arkeologoj trovis gigantajn karasojn (tonaltoj por stokado de vino) entombigitaj en la tero. Ceramikaĵoj, potaj radoj kaj aliaj artikoloj uzataj en ĉiutaga vivo ankaŭ estis eltrovitaj dum elfosadoj. Estas grandega kolekto de artefaktoj, supujoj, kruĉoj, bronzaj braceletoj, vitraĵo, agataj bidoj kaj multaj aliaj aferoj, kiuj rakontas al pri la vivo de la citadelo, la gustoj kaj kutimoj de ĝiaj loĝantoj. La konstruaĵo de la muzeo, kiu enhavas 12 235 ekspoziciaĵojn, estis konstruita de arkitektoj Baghdasar Arzumanjan kaj Ŝmavon Azatjan kaj skulptisto A. Harutiunjan. Ĝi havas du filiojn en Ŝengavit kaj Karmir Blur kun 5,288 kaj 1,620 ekspoziciaĵoj respektive en stoko.

Gagik Gjurĝjan estas direktoro de la muzeo ekde 2009.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]