Musée des Arts et Métiers
Musée des Arts et Métiers | |||||
---|---|---|---|---|---|
Musée des arts et métiers | |||||
scienca muzeo muzeo de aŭtomobilo teknika muzeo universitata muzeo | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Situo | 3-a arondismento de Parizo | ||||
Urbo | Parizo | ||||
Adreso | 60 rue Réaumur 3-a arondismento | ||||
Situanta sur | Strato Sankt-Marteno • rue du Vertbois • rue Vaucanson • rue Réaumur | ||||
Estiĝo | 1794 | ||||
Malfermo | 1794 | ||||
Koordinatoj | 48° 51′ 58″ N, 2° 21′ 19″ O (mapo)48.866112.35528Koordinatoj: 48° 51′ 58″ N, 2° 21′ 19″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kolektoj | Conservatoire national des arts et métiers | ||||
Jaraj vizitantoj: | 220 340 (2019) | ||||
| |||||
Retpaĝo | www.arts-et-metiers.net | ||||
La Musée des Arts et Métiers (franclingva prononco: [myze dez‿aʁz‿e metje], nome Muzeo de Artoj kaj Metioj) estas industridezajna muzeo en Parizo kiu estas hejmo de la kolekto de la Conservatoire national des arts et métiers (Nacia Konservatorio de Artoj kaj Metioj), kiu estis fondita en 1794 kiel stokejo por la konservado de sciencaj iloj kaj inventoj.
La muzeo havas ĉirkaŭ 80 000 objektojn kaj 15 000 desegnojn en sia kolekto, el kiuj ĉirkaŭ 2 500 estas montrataj ekspozicie en Parizo. La cetero de la kolekto estas konservita en stokejo en Saint-Denis. Inter tiu kolekto estas ekzemple originala versio de la Pendolo de Foucault, la originala modelo de la Libereco lumiganta la mondon (plej ofte konata kiel Statuo de Libereco) fare de Auguste Bartholdi, kelkaj el la unuaj aviadiloj (Avion III de Clément Ader, Blériot XI de Louis Blériot...), kaj la Paskala kalkulilo de Blaise Pascal (nome unua mekanika kalkulilo).
La muzeo aperas en fikcio kiel scenejo de la pinta sceno de la romano Il pendolo di Foucault de Umberto Eco.
Publikaj transportoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo france
- Oficiala retejo angle