Nagybudmér
Nagybudmér [madjbudmEr], kroate Veliki Budmir, germane Großbuttmer [grosbutmer] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Bóly. Nagy signifas hungare: granda kaj faras diferencon de la apuda Kisbudmér.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 7756
- Telefonprefikso: 69
- Koordinatoj: 45°56′12″N 18°26'37″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Nagybudmér situas sur ebenaĵo, meze de sakovojo. Urboj Bóly troviĝas je 8, Villány 9, Siklós 18, Kozármisleny 19, Harkány 23, Mohács 24, Pécs 27, Pécsvárad 30 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1285 laŭ tiama hungara ortografio "Budmer". Supozeble jam tiam estis 2 apudaj vilaĝoj: Malsupra kaj Supra Budmer. Ili baldaŭe iĝis Granda kaj Malgranda Budmér. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la germanoj estis 4 %-oj.
En Nagybudmér migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Episkopo Sankta Marteno de 1908