Nasos Vagenas
Aspekto
Nasos Vagenas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Νάσος Βαγενάς | |||||
Naskiĝo | 8-an de marto 1945 (79-jaraĝa) en Drama | ||||
Lingvoj | greka • angla • moderna greka vd | ||||
Ŝtataneco | Grekio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto filologo literaturkritikisto poeto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Greek philology (en) , moderna greka literaturo, literatura kritiko kaj traduko al la greka vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nasos Vagenas, ankaŭ transliterigata Vayenas resp. Vajenas (en la greka Νάσος Βαγενάς; naskiĝis la 8-an de marto 1945 en Dramo, ĉefurbo de samnoma provinco en Grekio) estas greka poeto kaj tradukisto.
Li studis filologion ĉe la Universitato de Ateno. Poste li instruis ĉe la universitatoj de Ateno (1963–1968), Romo (1970–1972), Essex (1972–1973) kaj Kembriĝo (1974–1978), kie li verkis sian doktorigan tezon pri la poezio de Giorgos Seferis.
La esperantista tradukisto István Ertl cetere tradukis plurajn verkaĵojn de li el la greka en la hungaran.
Verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]Poezio
[redakti | redakti fonton]- Πεδίον Αρεως ("kampo de la dio Areso", 1974)
- Βιογραφία ("biografio", 1978)
- Τα γόντα της Ρωξάνης ("la genuoj de Roksana", 1981)
- Βάρβαρες Ωδές ("barbaraj odoj", 1992)
- Η πτώση του ιπτάμενου β' ("la falo de flugo II", 1997)
- Σκοτεινές μπαλλάντες και άλλα ποιήματα ("malhelaj baladoj kaj aliaj poemoj", 2001)
Eseoj
[redakti | redakti fonton]- Η συντεχία ("la gildo", 1976)
- Ο ποιητής και ο χορευτής ("la poeto kaj la dancisto", 1979)
- Ο λαβύρινθος της σιωπής ("la labirinto de silento", 1982)
- Η Εσθήτα της Θεάς ("la vesto de la diino", 1988)
- Η ειρωνική γλώσσα ("la ironia lingvo", 1994)
- Σημειώσεις από το τέλος του αιώνα ("notoj ĉe la fino de la jarcento", 1999)