Nelsona ammodramo
Nelsona ammodramo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nelsona ammodramo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ammodramus nelsoni (Allen, 1875) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nelsona ammodramo (en latina scienca nomo: Ammodramus nelsoni) estas malgranda birdo de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj genro de Ammodramoj. La 11 specioj de Ammodramus loĝas en marĉoj kaj herbejoj.
Plenkreskuloj havas brunecajn suprajn partojn kun grizaj krono kaj nuko, kremokolora brusto kun hela aŭ nedistinga strieco kaj blankaj gorĝo kaj ventro; ili havas flavoranĝecan vizaĝon kun grizaj vangoj kaj mallongan pintakran voston.
Ties reprodukta habitato estas marĉoj en Atlantikaj marbordoj de Kanado kaj Maine en Usono, centra Kanado, (la regiono de la Kanadaj Prerioj kaj marborda strizono sude de Hudsona Golfo), kaj en norda centra Usono. La nesto estas malferma tasformo ligita al vegetaĵaro kaj ĉe grundo. Maskloj konkurencas por inoj sed ne defendas teritoriojn; ili foje helpas je idomanĝigado. Pariĝado estas tre promiskua fare de ambaŭ seksoj; multobla patreco en nesto estas komuna.
Tiuj birdoj migras al sudorientaj marbordoj de Usono. Ili manĝas surgrunde aŭ inter marĉa vegetaĵaro, foje per plukado en koto kaj manĝas ĉefe insektojn, akvajn senvertebrulojn kaj semojn. Ties alvoko estas raspa trilaĵo, preskaŭ mekanika sono. Ĝi povas esti elsendata dumfluge dum la reprodukta sezono. La sono estas iom simila al akvoguto falanta sur varma pato.
Tiu birdo estas nomata laŭ Edward William Nelson, usona naturalisto. Iam tiu birdo kaj la Salmarĉa ammodramo estis konsiderataj unusola specio, nome la Akravosta ammodramo; kaj pro tio ĝi estis nomata ankaŭ kiel Nelsona akravosta ammodramo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Ammodramus nelsoni. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informaro pri Nelsona akravosta ammodramo[rompita ligilo] – Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
- Speciinformaro pri Nelsona akravosta ammodramo – Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Nelsona akravosta ammodramo - Ammodramus nelsoni - USGS Patuxent Birdidentigejo
- Fotoj de Nelsona akravosta ammodramo VIREO
|