New Haven (Konektikuto)
New Haven | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
urbo de Usono, urbego [+] | |||||
| |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Federacia ŝtato | Konektikuto | ||||
Situo | New Haven | ||||
- alteco | 18 m [+] | ||||
- koordinatoj | 41° 19′ N, 72° 56′ U (mapo)41.310833333333-72.925 | ||||
Akvokolektejo | 52 km² (5 200 ha) [+] | ||||
Areo | 52 km² (5 200 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 134 023 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
Poŝtkodo | 06501–06540 [+] | ||||
|
|||||
|
|||||
New Haven | |||||
Vikimedia Komunejo: New Haven, Connecticut [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
New Haven [nju HEJvn] estas havenurbo en subŝtato Konektikuto. La fakto ke temas pri havenurbo videblas eĉ en la nomo de la urbo. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 134 023 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 577 loĝantoj/km². La urbo estas la formala ĉefurbo de samnoma kantono New Haven, sed en Konektikuto ĉiuj administraj servoj estas transdonitaj al la unuopaj komunumoj, do la ĉefurbeco estas nur simbola.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]New Haven situas laŭ marbordo havanta profundan havenon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Plej frue indianoj vivis tie. Nederlanda ŝipisto Adriaen Block en 1614 trovis la lokon konvena por haveno. Alvenis nederlandanoj, kiuj komercadis kun la indianoj. En 1638 puritanoj alvenis, kiuj fondis komunumon. En 1784 la loko estis jam urbo. La loĝantoj strebadis kontraŭ la sklavismo. Dum la interna milito de Usono New Haven prosperis pro fabrikado de armiloj. En tiu urbo aperis la unua telefonlibro.
Klimato
[redakti | redakti fonton]New Haven havas kontinentan klimaton. Vintre ofte neĝas kaj estas malvarmo. Somere ne estas tro varmaj tagoj pro la humido.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Josiah Willard Gibbs (1839-1903) sciencisto
- Craig Cameron Mello naskiĝis en 1960
- Irving Fisher naskiĝis en 1947
- George W. Bush naskiĝis en 1946
- Charles Goodyear naskiĝis en 1800
- Jerry Bock
- Oliver Winchester vivis tie
- Horatio Parker vivis tie
- la hungara kemiisto Csaba Horváth mortis en New Haven