Newcastle (Sud-Afriko)
Newcastle | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2940 • 2940 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 27° 45′ S, 29° 56′ O (mapo)-27.74638888888929.932777777778Koordinatoj: 27° 45′ S, 29° 56′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 194 m [+] | ||||
Areo | 75,79 km² (7 579 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Newcastle, KwaZulu-Natal [+] | |||||
Newcastle [njUkesl] (nomvariantoj estas Madadeni, Osizweni kaj Sihlangu) estas metropolo en Sud-Afriko, en provinco Kvazulu-Natalo. Ĝi estas sidejo de distrikto kaj municipo. La angla loknomo signifas: novkastelo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Loĝantaro: 525.100 (en 2012)
- Supermara alteco: 1194 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 2940
- Telefonkodo: 034
Geografio
[redakti | redakti fonton]Newcastle situas sur montaro en la nordorienta parto de la lando laŭ rivero Ncandu. Port Elizabeth troviĝas 212, Johannesburg 252, Durban 256, Pretorio 283, Kaburbo 1295 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Newcastle estis fondita en 1864 sed oni menciis ĝin jam antaŭ jardeko, kiel laŭvoja haltejo. Newcastle estis nomita laŭ la brita kolonia sekretario, la duko de Newcastle. En la 1880-aj jaroj Newcastle spertis rapidan ekonomian kreskon. En 1890 la unua trajno alvenis en la urbon. La malkovro de karbo alportis novan eraon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maizojn kaj bredadas brutojn. En la urbo precipe ĉinoj produktas teksaĵojn, sed estas ankaŭ aliaj industriaj fabrikoj. Estas ankaŭ konsiderindaj karboj en la areo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fort Amiel Muzeo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla kaj pola Vikipedioj
- mapo, distancoj Arkivigite je 2010-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro