Saltu al enhavo

Nigravizaĝa dikbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigravizaĝa dikbekulo
Nigravizaĝa dikbekulo en Belizo
Nigravizaĝa dikbekulo en Belizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kardinaledoj Cardinalidae
Genro: Caryothraustes
Specio: Nigravizaĝa dikbekulo Caryothraustes poliogaster
(Du Bus de Gisignies, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo de nigravizaĝa dikbekulo
Arealo de nigravizaĝa dikbekulo
Arealo de nigravizaĝa dikbekulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigravizaĝa dikbekulo (Caryothraustes poliogaster) estas relative granda semmanĝanta birdo el familio Kardinaledoj, nestanta en Centra Ameriko de sud-eosta Meksiko ĝis eosta Panamo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Plenkreska nigravizaĝa dikbekulo estas 16.5 cm longa, kaj 36 g peza, korpulenta birdo kun granda, dika kaj plejparte nigra beko. Ĝi havas nigran vizaĝon, flavajn kapon, kolon kaj bruston, kaj olivkolorajn dorson, flugilojn kaj voston. La pugo kaj la ventro estas grizaj. Adoleskaj birdoj havas pli palajn kolorojn kaj malpli profunde nigrajn vizaĝmaskojn. La kanto estas serio de muzikaj fajfoj transliterumataj kiel ĉer ĉi uit, ĉer ĉir uit, ĉer ĉi ĉuŭit. Krome la birdoj produktas mallongajn akrajn pepojn ĉip!tvit!.

Dieto kaj konduto

[redakti | redakti fonton]

Nigravizaĝaj dikbekuloj furaĝas en arbustoj aŭ arbokronoj. Krom semoj ili manĝas skarabojn, raŭpojn kaj aliajn insektojn, fruktojn, aparte tiujn de gumbolimbo (Bursera simaruba) aŭ majaa cimbopetalo (Cymbopetalum mayanum), kaj nektaron el brakteoj de epifitoj.[2] Ĝi formas bruajn birdarojn kaj ofte partoprenas en miksaj kunmanĝantaroj kun mieltanagroj (genro Cyanerpes) kaj aliaj tanagroj, kaj ankaŭ kun paruliedoj. Tiuj ĉi birdoj emas eviti hom-ŝanĝitajn habitatojn,[2] kvankam iam renkonteblas en homdetruitaj iamaj subtropikajtropikaj arbaroj.[3]

Habitato kaj reproduktiĝo

[redakti | redakti fonton]

La specio nestas en Centramerikaj malaltaĵoj kaj montetoj ĝis ĉirkaŭ 1000 m super marnivelo. Ĝiaj preferataj habitatoj kiel arbaraj marĝenoj aŭ senarbejoj. La nesto estas ujo, konstruita el folioj de bromeliacoj kaj aliaj epifitoj en branĉoj de malgrandaj arboj aŭ arekacaj palmoj je 3–6 m super grundo. La ino metas averaĝe tri grizece blankaj ovoj kun brunaj makuloj inter aprilo kaj junio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2020). “Caryothraustes poliogaster”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22723828A136732202. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22723828A136732202.en. Alirita 12 November 2021.. 
  2. 2,0 2,1 Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45–61. COI:10.1017/S0959270906000554 plena PDF
  3. BirdLife International (2004). State of the world’s birds 2004

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. (ISBN 0-8014-9600-4)