Saltu al enhavo

Norda sulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda sulo
Norda sulo ĉe Wilhelma, Baden-Virtembergo, Germanio
Norda sulo ĉe Wilhelma, Baden-Virtembergo, Germanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Moro Morus
Specio: M. bassanus
Morus bassanus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejo de la norda sulo
Vivejo de la norda sulo
Vivejo de la norda sulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Uzinte rubaĵojn kiel nestomaterialo.

La Norda sulo (Morus bassanusSula bassana), estas granda marbirdo (ĝis 90 cm, nome la plej granda sulo) de la familio de Suledoj kaj genro Morus, diferencaj de aliaj suloj per pli svelta kaj flaveca kapo. En ties mondoparto ĝi estas nomata ankaŭ simple kiel Sulo. Ĝi estas mara birdo kiu ripozas surtere nur por nestumi kaj idozorgadi; ĝi reproduktiĝas en kolonioj de ĝis 35 000 paroj ambaŭflanke de Norda Atlantiko kaj faras sezonajn migradojn.

Junuloj estas malhelbrunaj.
Paroj ĉe la Duoninsulo Gaspé, Kebekio.
Norda sulo en la Natura Rezervejo 7 Insuloj, en norda Francio.

Temas pri grandaj birdoj kiuj longas je 85–97 cm, kun enverguro inter 170 kaj 192 cm,[1] sed plej ofte 170 cm. Ili pezas ekde 2300 g ĝis 3600 g. Antaŭ elnestiĝo, la nematuruloj (ĉirkaŭ 10-semajnaĝaj) povas pezi pli ol 4 kg. La flugiloj, longaj kaj mallarĝaj, estas el 47 al 53 cm longaj kaj la beko de 9 al 11 (mezurinta el la kapo). La grando de ambaŭ seksoj estas simila.

Ili estas blankaj kun flugilpintoj malhelbrunaj al nigraj. La beko estas forta, longa kaj brilhelblua kaj same la okulringoj ĉirkaŭitaj de nigra zono nuda, senpluma, brida kaj bekobaza (la irisoj estas blankaj). Ankaŭ la bekoprofiloj aspektas nigre. Dum la reprodukta sezono la kapo kaj koloj estas klare flavecaj laŭ diversaj nuancoj (ĉefe ĉe malantaŭa kolo kaj orelareo) sed kelkaj individuoj povas ne havi tion.[2] La kruroj estas brunaj kun bluverdecaj strioj. La kvar fingroj estas unuigitaj per naĝomembrano, kun koloroj el griznigra al malhelbruna; kaj inter la fingroj estas flvecaj linioj kiuj pluas al parto de la kruroj kaj kiuj ludas probable rolon en pariĝado.[3] La malantaŭa fingro estas forta kaj reena, kio permesas ilin kroĉiĝi sekurece ĉe la vertikalaj klifoj.[4] La plumoj estas akv-imunaj, kio permesas ilin pasi longajn periodojn enakve. La akv-imunecon akiras per ŝmirado de la plumoj per sekrecio produktita de uropiga glando, kiun ili frotas tra la korpo uzante la bekon aŭ la kapon.[5] La beko estas longa, forta kaj konusforma, kun la pinto iome kurba malsuprepn. La antaŭa parto havas akran profilon. Ĉe plenkreskulo estas blugriza kun malhelgrizaj al nigrecaj bordoj. Ĉe nematuruloj estas bruneca.

La idoj estas brunaj kaj akiras blankajn vizaĝojn, kaj makulojn de blanko dorse kun flugilpinto kaj vosto pli malhelaj; ili atingas maturecan plumaron je 5a jaro. Dume ili strange aspektas inter ambaŭ tiom malsimilaj plumaroj. Nome la duan jaron jam estas blankaj la subaj partoj kaj la kapo escepte la nuko. La trian jaron jam havas tre uniformajn blankajn areojn kaj en nuko aperas la flaveca areo. La kvaran jaron restas malhelaj plumopintoj en malantaŭaj flugiloj, dum kelkaj jam estas preskaŭ maturplumaraj. La kvina jaro estas de tute matura plumaro.[6]

Maskloj kaj inoj samaspektas: ne estas seksa duformismo.

Anatomiaj partikularecoj

[redakti | redakti fonton]
Sulo en la insulo Bonaventuro, en Kebekio.

La suloj plonĝas enakven falinte vertikale je rapideco de eĉ 100 km/h kaj ties korpa strukturo estas adaptata al tiu fakto. Ili ne havas eksterajn naztruojn kaj havas duarangajn naztruojn kiujn ili povas fermi kiam subakvas. La aŭdtruoj estas tre malgrandaj, estas kovrataj per plumoj kaj povas fermiĝi ankaŭ per simila sistemo al tiu de la naztruoj. La sternumo estas tre forta kaj tiom longa ke ĝi povas protekti la internaĵojn kontraŭ la frapo al la akvo.[7]

La pulmoj, tre disvolvigitaj, havas probable ankaŭ la funkcion malpliigi la sekvojn de la frapo kontraŭ la surfaco kaj protekti la korpon. En la suba parto de la korpo kaj ĉe flankoj estas subhaŭtaj aersakoj. Aliaj aersakoj troviĝas inter la sternumo kaj la brustaj muskoloj kaj inter la ripoj kaj la muskoloj. Tiuj sakoj estas konektataj kun la pulmoj kaj pleniĝas je aero kiam la birdo enspiras. La aero povas esti elpelita per muskolaj kuntiriĝoj.[7]

Ili havas tavolon de subhaŭta graso kiu helpas elteni la malvarmajn temperaturojn, al kio helpas ankaŭ tre densa lanugo kaj tre premita interplektado de plumoj. Ankaŭ la malpliigo de la sanga cirkulado en la naĝomembranoj for de la reprodukta sezono helpas al konservado de la temperaturo dum naĝado.[8]

Por flugado, piedirado kaj subnaĝado

[redakti | redakti fonton]
Dumfluge.

La flugiloj, estas longaj kaj mallarĝaj, situantaj tre antaŭaj en la korpo, kio permesas ilin uzi efike la aerfluojn por flugi. Dum trankvila vetero ili povas atingi rapidecojn de eĉ inter 55 kaj 65 km/h.[9] Ties flugomuskolaro estas tamen relative malmulte disvolvigita: dum ĉe aliaj birdoj tiu reprezentas ĉirkaŭ 20% el totala pezo, ĉe la suloj tiu ne superas la 13%.[10] La sekvo estas ke suloj bezonas antaŭan varmigon por ekflugi. Krome ili piediras malfacile, pro kio ili ne povas ekflugi ekde ebena loko. El akvo ili ekflugas turniĝinte al vento kaj agitinte peze la flugilojn. Pro malforta vento kaj ondoj relative altaj ili foje malkapablas flugi kaj povas esti trenitaj altere.[11] Kiel ĉe albatrosoj, ili profitas dumfluge la venton produktitan de la parto antaŭa de ondoj. Ili vidiĝas en interno nur kiam ili estas forpelitaj de ŝtormoj.

En akvo ili ekripozas per ebena merĝo. Malofte etendiĝinte la krurojn antaŭen, kiel faras la pelikanoj aŭ la kormoranoj. Sur akvo ili havas la korpon tre enakve kaj ĝenerale la voston levitan diagonale supren. Ili malfacile surteriĝas kaj tiu klopodo povas fini per frapo, ĉar ties mallarĝaj flugiloj ne permesas bonajn turnomanovrojn, por kio ili uzas la krurojn kaj la voston. Vundoj ĉe piedoj kaj kruroj surteriĝinte estas relative oftaj se ne estas taŭgaj ventoj.[12] Rompitaj aŭ damaĝitaj flugiloj estus ofta mortokaŭzo inter plenkreskuloj.[13] La malantaŭa situo de la kruroj en la korpo havigas piedirmanieron similan al tiu de la anasoj.

Ties voĉaro ne havas grandajn partikularecojn. La tipa alvoko estas rab-rab-rab, kiun ili elsendas dum fiŝkaptado kaj ankaŭ ĉeneste.[14] Elsendas specialan krion kiam ili alproksimiĝas al la kolonio, kio ĉar ĉiam konstante alvenas individuoj al la kolonio aŭdeblas oftege.[15] La voĉaro estas simila ĉe maskloj kaj inoj.

Laŭ la ornitologo Bryan Nelson la suloj povas rekoni per la voĉo ne nur sian partneron aŭ la proprajn sulidojn, sed ankaŭ tiujn de la najbaraj nestoj. La fremdaj suloj estas traktataj per multa agresemo.[16]

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]
Reproduktaj kolonioj en Norda Atlantiko[17]

Tiuj holarktisaj birdoj vivas en Norda Atlantiko kaj estas videblaj proksime de marbordo, okcidente laŭ la usona marbordo ĝis Meksiko kaj oriente al la Mediteraneo kaj sude ĝis Senegalio; tiu disvastiĝo ne estas ĉiama, sed dependas de la epoko.

La nordaj suloj reproduktiĝas ĉefe en nordaj britiaj insuloj, sed ankaŭ en aliaj kolonioj skandinavaj, bretonaj aŭ nordamerikaj. Kiam la idoj povas flugi, la gepatroj rapide forflugas suden, kie estas riĉaj fiŝaroj ĝis ĉe Saharo. Ĉefe tie ili vintrumas, sed ankaŭ inter Francio kaj Hispanio, ĝis Mediteraneo oriente aŭ Meksika golfo okcidente. La plej junaj birdoj flugas pli suden ĝis Senegalio; plenkreskuloj nur ĝis Kabo Jubi.

Ili kutime nestumas en grandaj kolonioj, sur klifoj antaŭ la oceano aŭ sur malgrandaj rokaj insuloj. La plej granda kolonio de tiu birdo, kun ĉirkaŭ 60,000 paroj, troviĝas sur la Insulo Bonaventure, Kebekio, sed 68% el la monda populacio reproduktiĝas ĉe la marbordoj de Granda Britio kaj Irlando, kun plej grandaj kolonioj en la Roko Bass (de kie venas la latina scienca nomo de la specio) kaj Borerajo.

En Granda Britio, la suloj estas protektata specio. Tamen, laŭleĝa escepto estas farata por la loĝantoj de la distrikto Ness (konata ankaŭ kiel Nis) de la insulo Lewis kiuj rajtas mortigi ĝis 2,000 sulojn (surloke konataj kiel guga) jare por esti konsumata kiel tradicia loka delikataĵo — kies gusto estas priskribata kiel fiŝeca.[18] Multaj el tiuj suloj estas kaptataj el Sula Sgeir, kiu siavice ricevas sian nomon laŭ ili.

Dumfluge.

Ili estas aremaj dum la reprodukta sezono, sed pli solemaj por vintrumado en maro, foje unuope aŭ duope. La idoj kaj junuloj migras pli suden. Do, kiam oni vidas ilin ĉe marbordo dum ŝtormoj ofte temas pri plenkreskuloj. Kiam ili migras ĉirkaŭ septembre kaj poste, aŭ vintrumas, ili flugas linie kaj estas videblaj de marbordo; se ŝtormas, ili alproksimiĝas aŭ eĉ superflugas klifojn. Kutime ili flugas lantece super ondoj per malrapida flugilfrapado, preskaŭ senmove. Ili ripozas surakve rekte kun levita vosto. Surtere ili ne rekte staras sed iom kuŝe kun brusto pli alta ol vosto.

Manĝo, plonĝado kaj flugo

[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj birdoj de la familio Suledoj, Norda sulo kaptas fiŝojn (sed ankaŭ kalmarojn aŭ forĵetaĵojn) per plonĝado de alte (ĝis 45 m, sed pli ofte de ĉirkaŭ 15 aŭ 20 m). Kiam ĝi vidas fiŝarojn (kutime de skombroj) ĝi ŝvebas cirkle kaj poste plonĝas unue kun falditaj flugiloj, sed je la falfino kun flugiloj kunigitaj al la korpo, tiel enirantaj kiel sago en akvon proksimume je 100 km/h. Ĝi estas averaĝe 5 al 7 sekundojn enakve, kvankam kelkaj povas atingi ĝis 20 sekundojn.[19] Ofte ĝi ekflugas subite kaj replonĝas nur je 3 aŭ kvar metrojn for. Per sia granda beko, ĝi kaptas eĉ grandajn fiŝojn. Preskaŭ ĉiam sukcesinta kaj englutinta la fiŝpredon antaŭ surfaciĝi, ĝi poste elakviĝas, flugante facile kaj rapidege. La plej grandaj fiŝoj estas englutitaj ekkape. La plej malgrandaj ekvoste aŭ eĉ tutlarĝe.

Sulo fiŝoserĉanta.

Tiu sukcesa fiŝkapta metodo endanĝerigis la specon, ĉar homaj fiŝistoj de Norda Maro kutimis kapti aŭ mortigi ilin per terura metodo: nur surmetante fiŝon sur tabuleton, kiu duonmerĝita ne videblas por birdoj. Tiuj, plonĝante fortege al la fiŝo, mortigas sin per terura frapo kontraŭ la tabulo. Tiun kutimon kaj ovorabadon oni fine forgesis kaj la speco iĝis denove sufiĉe multnombra. kvankam ili estas fortaj kaj lertaj flugantoj, ili estas iom mallertaj dum ekflugo kaj surteriĝo.

La blanka koloro utilas kiel identigilo por samspecianoj, kiuj povas dedukti la situon de fiŝaro danke al la plonĝoj de samgenranoj; facile oni vidas ilin fiŝkapti grupe, kio faciligas la kaptojn.[20] Alternative la suloj povas serĉi fiŝojn naĝante havante la kapon merĝe enakve.

Kelkaj studoj detektis, ke la daŭrado kaj la direkto de la serĉoflugoj similas en ambaŭ seksoj. Tamen estas diferencoj en la serĉokutimaro maskloj kaj inoj. La sulinoj ne nur estas pli selektemaj ol maskloj laŭ la selektado de serĉareoj, sed ankaŭ plonĝas pli daŭre kaj pli profunde kaj pasas pli da tempo ĉe la mara surfaco ol la maskloj.[21]

Ili manĝas ĉefe dumtage, ĉefe proksime de marbordo, sed ankaŭ malproksime, ekzemple reproduktuloj ĝis 320 km de la kolonio, nome ĉirkaŭ 2 % el la birdoj kiuj reproduktiĝas en la skota kolonio Bass Rock serĉas fiŝojn ĉe la fiŝarejoj Dogger, je 280 al 320 km de distanco; probable ili povas atingi dum serĉas manĝon distancojn eĉ pli malproksimajn, eĉ duoble, sed plej ofte tiuj estas malpli ol 150 km.[22], kaj ĉefe malgrandajn fiŝojn (2.5–30.5 cm longajn) kiu ariĝas grupe ĉe la surfaco. Virtuale ĉiu ajn malgranda fiŝo (ĉirkaŭ 80–90% el la dieto) aŭ aliaj malgrandaj pelagaj specioj (grandaj kalmaroj) estos kaptata oportuneme. Variaj specioj de moruoj (ĉefe junaj ekzempleroj), eperlanoj, kaj haringoj estas plej ofte kaptataj.[23]

Kiel faras multaj specioj de mevoj, ili tuje asocias la fiŝkaptajn ŝipojn kun la eblo trovi manĝon. Ili turnas ĉirkaŭ la ŝipojn por elpreni fiŝojn rekte el la fiŝretoj kaj profitas la restaĵojn forĵetitajn al la maro.[24]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Reproduktuloj.

La plej loĝata amerika kolonio estas en insulo Bonaventuro en Kebekio (pli ol 60,000 birdoj), sed la plej granda estas Sankta Kildo, Skotio (pli ol 50,000 paroj).

La paroj povas esti monogamaj por pluraj reproduktaj sezonoj. Ekde januare kaj februare, ili revenas al reproduktaj kolonioj. La plej espertaj estas la unuaj kiuj revenas al la reproduktaj kolonioj. La preciza epoko de la jaro dependas de la geografia situo de ĉiu kolonio: tiuj de Roko Bass alvenas meze de januaro; tiuj de Islando fine de marto aŭ eĉ en aprilo.[25] La nereproduktuloj alvenas post semajnoj. Ĝenerale, la unua reveno al la kolonio (kiu ne nepre estas tiu kie ili naskiĝis) okazas kiam ili estas du aŭ tri jaroj.[26] La ŝanĝoj de kolonio ne estas esceptaj, sed oni konas kazojn de suloj kiuj, post reproduktiĝi sukcese en kolonio, ŝanĝas tiun al alia.[27]

La nematuruloj restas ĉe la limoj de la kolonio. Ili povas eĉ konstrui neston, sed ili ne reproduktiĝas antaŭ esti 4 aŭ 5jaraĝaj.[28] Kelkaj ekzempleroj tiuaĝaj okupas malplenajn nestojn kiujn ili defendas agreseme se ili loĝas en tiuj 2 aŭ 3 tagojn. Se la malplena nesto ŝajne havas posedanton, ĝi estas abandonata senlukte kiam alvenas la posedanto.[29]

Sulo transportanta materialon por la nesto.

La preferata loko por la nestokonstruado estas deklivoj kaj klifoj de krutaj marbordoj. Kiam ili ne trovas tiujn lokojn, ili povas nestumi en insularetoj kaj ebenaj surfacoj, el kiuj facilas ekflugi, kaj tiele ili foje devas invadi la areon de la nesto de alia paro kaj tiu reagas agreseme, kio provokas, ke la nivelo de streso en la kolonio altiĝas. La nestoj estas tamen ĉiam konstruitaj proksime de tiuj de aliaj paroj kaj tiele taŭgaj lokoj estas nur malproksime de la kolonio.[30] Ĝenerale la averaĝo de nestoj por kvadrata metro estas de 2,3.[31]

Ili konstruas la neston per algoj, plumoj, herbo, tero aŭ flosintaj rubaĵoj sur klifaj kornicoj. Estas la maskloj kiuj ĉiutage kunigas materialon. La efiko de la vento okazigas ke la nestoj, inter 50 kaj 70 cm de diametro kaj ĉirkaŭ 30 de alto, estu riparitaj dum la tuta reprodukta sezono. Ties areo kreskas dum la reproduktado pro la sula kutimo forĵeti la fekaĵojn el la nesto, ĉe la bordoj de tiu.

La agresemo ĉe la nestareo estas la bazo de multaj kutimoj rilate kun la pariĝado. La luktoj okazas nur inter birdoj samseksaj. La konduto de sulinoj, kiuj mallevas la kapon antaŭ agresema masklo, montrante al tiu la malantaŭan parton de la kolo, permesas ke ŝi estu kaptata el la kolo fare de masklo kiu defendas la neston kaj elpelata. Sulino ne reagas se fremda masklo alproksimiĝas al la nesto, sed defendas ĝin akre se kiu alproksimiĝas estas alia ino.[32] La luktoj de maskloj kiuj okupas neston la unuan fojon estas partikulare intensaj. La konsekvencoj de la luktoj povas gravi, kaj eĉ fini per okazigo de gravaj vundoj. La luktoj estas antaŭataj de minacaj gestoj, kiuj videblas ankaŭ for de la reprodukta sezono. La maskloj indikas al la najbaroj la proprecon de nesto per gestoj de kapo kun la beko indikante suben kaj la flugiloj iom levitaj.[33]

Pariĝado

[redakti | redakti fonton]
Ĉielrigardado, salutceremonio de suloj.
Bekofrapado.
Pariĝado .

Ili pariĝas per mirindaj ceremonioj, dum kiuj ili streĉas kolojn kaj kapojn alĉielen, reciproke tuŝas milde siajn bekojn, ktp. Post okupi nestolokon la maskloj klopodas allogi senpartneran inon. Tiuj, kiuj estas ĝenerale 4 aŭ 5jaraĝaj, superflugas la kolonion fojojn antaŭ surteriĝi. Ŝia korpa sinteno, kun tre etendita kolo, informas al maskloj pri ŝia preteco esti allogata. La maskloj faras samon per kaposkuado, simile al nestomarkado, sed havante fermitajn flugilojn. La paroj estas monogamaj kaj daŭras multajn jarojn, se ne la tutan vivon. La birdoj separiĝas post la reproduktado, sed rekuniĝas la venontan jaron. Kaze de morto de unu de la membroj la alia abandonas la nestareon kaj kuniĝas al senpartneruloj kiuj serĉas partneron.

Ili defendas agresema la teritorion ĉirkaŭ la nesto. La distanco inter tiuj estas proksimume la duoblo el tio kiu permesus sulon alveni el sia nesto al tiu de najbaro.

Ovoj kaj idoj

[redakti | redakti fonton]
Morus bassanus - MHNT

La ino demetas en la periodo de marto ĝis junio, nur unu ovon (blublankan kaj ovalforman, 104,5 g) sed tio sufiĉas por pligrandigi la specon, se ne okazos denove mortigado aŭ ovorabado, ĉar la birdoj povas vivi ĝis 25 jaroj. La ovoj estas tute unu apud la aliaj en tiuj tiom loĝataj kolonioj, ke oni miras, ke la gepatroj povas facile trovi sian ovon aŭ idon. Kompare kun aliaj marbirdoj, la ovopezo estas malgranda.[34] La kazoj de nestoj kun du ovoj korespondas ĉu al ovodemetado de du inoj aŭ al ŝtelitaj ovoj el najbaraj nestoj. La sulino demetos duan ovon kaze de ovoperdo de la unua.

Ambaŭ gepatroj kovas la ovon dum unu monato kaj duono (42 al 46 tagoj), kiel aliaj birdoj de la sama familio per kovrado per siaj membranpiedoj. La rompo de la ovoŝelo povas daŭri ĝis 36 horoj. Kiam ĝi komencas, la kovanta birdo delasas la ovon el la membranoj, ĉar male, la ovo povus rompiĝi subite sub la pezo de la plenkreskulo kiam la ido ekboras. Fakte tiu estas ofta mortokaŭzo ĉe sulidoj de gepatroj kiuj reproduktas la unuan fojon.[35] La naĝomembranoj utilas ankaŭ por ŝirmi la idojn, kiuj nur escepte estas lasitaj solaj fare de la gepatroj. La idoj nekontrolitaj estas ofte atakataj kaj mortigitaj de aliaj suloj.[36] La sulidoj estas nutrataj per duondigestitaj fiŝoj regurgititaj de plenkreskuloj. La plej aĝaj ricevas pli kompletajn fiŝojn. La forta tendenco de la sulidoj ne moviĝi for de la nesto kaj ne agiti flugilojn por nutropeto kiel faras aliaj birdoj, malpliigas la danĝeron fali el la klifo.[37]

La gepatroj nutras la idojn dum ĉirkaŭ 11 aŭ 12 semajnoj, ĝis kiam la junuloj ekflugas post ĉirkaŭ 75 vivotagoj. Kiam la ido jam pezas pli ol la generinto, ĝi estas forlasita kaj la gepatroj forflugas. La ido (ĉirkaŭ trimonata) saltas maren, naĝas ene de la maro kelkajn kilometrojn kaj poste povas ekflugi kaj eki fiŝkaptadon. La junulo pezas tiam ĉirkaŭ kvar kg, kaj ne estas ankoraŭ kapablaj lerte flugi, pro kio ili ne kapablas reveni al la klifoj. Ties grasrezervoj permesas al ili pasi eĉ ĝis 2 aŭ 3 semajnojn sen manĝi. La salto el nesto al akvo kaŭzas se estas malbonaj veterkondiĉoj, ke kelkaj suloj suferas mortigajn vundojn pro frapo kontraŭ rokoj.[38]

La junuloj estos atakataj de la plenkreskuloj se tiuj moviĝas ĉe la bordoj de la reprodukta zono, pro kio ili restas ĉemare lernante fiŝkaptadon kaj flugadon ĝis kiam ili povos fari ĉion lerte. Ili estos maturaj por siavice naski je la 4-a aŭ 5-a jaro.

Junulo. La antaŭa parto jam montras la plumaron de plenkreskulo, sed dorse ankoraŭ videblas la nigraj makuloj de junuloj. Tiu povas esti trijarulo.

Junuloj migras direkte al sudo al gravaj distancoj for de la reproduktaj kolonioj kaj alvenas foje tiom for kiom ĝis la Ekvadoro. En la dua vivojaro parto el ili revenas al la kolonio, al kiu poste alvenas la reproduktuloj, por abandoni ĝin denove en direkto al sudo ĉe la fino de la reprodukta sezono. En tiu dua migrado ili moviĝas tamen ne tiom for.

Plenkreskuloj, post la reprodukta sezono, disiĝas en direkto nemulte antaŭfiksita kaj je distancoj inter 800 kaj 1.600 km el la reproduktejoj. Ĝis nun ne estas pruvoj ke ĉiu kolonio havas precizan vintrejon. Multaj plenkreskuloj troviĝas okcidente de la Mediteraneo, al kiu alvenas pasante super la Ĝibraltara Markolo kaj evitante se eble flugi supertere. Aliaj sekvas la atlantikan marbordon de Afriko alvenante eĉ al la Golfo de Gvineo. Ĉe la suloj de Kanado, la suda limo de la migrado de nematuruloj estas ĉe la Golfo de Meksiko. La plenkreskuloj ne tiom foriras.[22]

Populacioj

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la populacioj de Norda sulo estas nune stabilaj, ties nombroj estis iam malpliigitaj pro habitatoperdo, rabado de ovoj kaj mortigado de plenkreskuloj. Tiu specio ni havas, krom tion diritan, gravan mortofaktoron. La predado fare de aliaj birdospecioj okazas en ĉiuj kolonioj, sed ties influon al populacia malpliiĝo estas malgranda, kaj fare de mamuloj gravas nur ĉe kolonioj ĉu kontinentaj ĉu de grandaj insuloj.[39]

Predantoj de ovoj kaj idoj estas la Nigramantela mevo kaj la Amerika arĝentmevo, la Korako, la Ermeno, kaj la Ruĝa vulpo. La nuraj konataj kutimaj naturaj predantoj de plenkreskuloj (krom homoj) estas la Blankkapa maraglo kaj la Blankvosta maraglo, kvankam ankaŭ grandaj ŝarkoj kaj fokoj povas rare kapti sulon for en la maro.[40]

Distribuado

[redakti | redakti fonton]
Panoramo de la Naturrezervejo La 7 Insuloj, kun kolonio de suloj, en Bretonio (Francio).

Ili reproduktiĝas preskaŭ ĉiam ĉe marbordoj influataj de la Golfa Marfluo. La kolonioj de la Golfo Sankt-Laŭrenco kaj de la insuloj de la orientaj marbordoj de Kanado estas escepto. La akvoj ĉe klifoj kie ili loĝas havas somere temperaturojn ĉ surfaco de inter 10 kaj 15 °C.[41] La temperaturo de la akvo determinas la areon de distribuado de skombroj kaj haringoj, kiuj estas ties ĉefaj manĝoresursoj, pro kio la situacio de ties reproduktaj kolonioj estas tre rilata al tiuj. Ili reproduktiĝas tre norde, en regionoj kiuj povas esti tre malvarmaj kaj ŝtormaj. Laŭ la ornitologo Bryan Nelson, la kombino de korpa pezo kaj bekoforto, kiu permesas ilin la kapton de fiŝoj fortaj kaj muskolaj, kaj la kapablon plonĝi ĝis granda profundo kaj kapti predojn tre for de klifoj, faciligas ilin povi loĝi en tiuj regionoj. Krome, ili povas elteni longajn periodojn sen manĝi danke al grasrezervoj akumulitaj.[42]

La norda limo de tis reprodukta areo dependas el fakto ke la maraj akvoj estu liberaj el frosto dum la reprodukta sezono. Tiele dum en Gronlando kaj en la insulo Svalbardo ili havas taŭgajn reproduktejojn, la zonoj pli arktaj havas someron tro mallonga kaj ili ne povas ovodemeti kaj idozorgadi, por kio necesas el 26 al 30 semajnoj.[43] La suda mimo por distribuado dependas ĉefe de la sufiĉa abundo de ties kutimaj predoj.[44]

Reproduktaj kolonioj

[redakti | redakti fonton]
Kolonio de suloj ĉe la insulo Bonaventure, ĉe Duoninsulo Gaspé, Kanado.

Kelkaj reproduktaj kolonioj estas uzataj ekde antaŭ centoj da jaroj. Vidataj el malproksime la klifoj ŝajnas kovritaj el neĝo, pro la densa tavolo de nestoj. Estas registro skribita de la kolonio de la insulo Lundy el 1274. Jam tiam oni konstatis, ke la populacioj malgrandiĝis pro ĉasado kaj ovorabado. Fine la kolonio malaperis en 1909.[45] Inter la ĉefaj kolonioj estas:

  • Tiu de Roko Bass en la orienta marbordo de Skotlando, registrita ekde 1448.[46] En 2004 ĝi enhavis pli ol 48 000 nestojn.[47]
  • Tiu de la insuloj Sankta Kildo kaj Sula Sgeir, de Hebridoj. Sankta Kildo estas, kun ĉirkaŭ 60 000 nestoj, la kolonio plej granda de Eŭropo.[47]
  • Tiu de la insulo Eldey, en Islando, ke reproduktiĝas almenaŭ inter 14 000 kaj 15 000 paroj. La loĝdenso de reproduktuloj estas tiom granda ke, pro manko de spaco, ne vidiĝas ekzempleroj nereproduktuloj.[48][49]

Aliaj eŭropaj kolonioj estas en la sudoriento de Irlando, okcidento de Norvegio (insulo Runde) kaj norde de la sama lando (Syltefjord, Hovflesa kaj Storstappen). La plej suda estas la insulo Rouzic en la insularo Sep Insuloj en Francio. En Nordameriko ili reproduktiĝas en la marbordo de Novlando kaj en insuloj de la Golfo Sankt-Laŭrenco. La plej granda kolonio havas 32 000 nestojn, kaj troviĝas en la insulo Bonaventure, en la suda marbordo de Kebekio.[47]

Kolonio ĉe Helgoland.

En 2004 oni ĉirkaŭkalkulis 45 reproduktajn koloniojn kaj ĉirkaŭ 361 000 nestojn.[50] La birdoj de la marbordo skota konstituas ĉirkaŭ la 60% de la totalo. Ŝajne la populacio pliiĝas jare inter la 3 kaj la 5%, spite ke tiu kresko koncentriĝas nur ĉe kelkaj kolonioj.[50] Por la aktuala situacio gravis la preskaŭ totalan malpermeson de la ĉaso de la specio, kiu celis viandon kaj plumojn. En 1939 estis ĉirkaŭ 22 kolonioj kaj ĉirkaŭ 83 000 nestoj, kio supozis ke la populacioj estis multobliĝintaj por kvar ekde tiam.[43] La profito fare de suloj el kreskanta agado fiŝkaptada en interna maro eble helpis la rekuperon de la speco.

La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (UICN), citante del Hoyo et ál (1992), indikas ke tiu aŭtoro ĉirkaŭkalkulis la totalan populacion de tiuj birdoj je 526 000 ekzempleroj, sed, konsiderinte la populacion de tiu specio en Eŭropo laŭ BirdLife International 2004, ĝi faras reviziitan ĉirkaŭkalkulon de la tutmonda demografio kaj situas la populacion inter 950 000 kaj 1 200 000 individuoj.[51]

Konservostatuso

[redakti | redakti fonton]

Estas specio katalogita en la Ruĝa Listo de la UICN kiel Malplej Zorgiga, ĉar oni konsideras, ke ĝi havas distribuan areon tre ampleksan, for de la parametroj stablitaj por la katalogigo kiel vundebla specio, kaj ke la nombro de individuoj estas sufiĉe ampleksa kaj la tendenco demografia de la specio ŝajne pliiĝantas.[51]

En Hispanio ili estas inkludataj en la Listado de Especies Silvestres en Régimen de Protección Especial.[52]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. paĝo 76.
  2. Reinsch, 1969, paĝo 13.
  3. Nelson.
  4. Reinsch, 1969, paĝo 9.
  5. Nelson, 2005, paĝo 133.
  6. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. paĝo 77.
  7. 7,0 7,1 Reinsch, 1969, paĝo 16
  8. Nelson, 2005, paĝo 134
  9. Nelson, 2002, paĝo 27.
  10. Nelson, 2002, paĝo 130.
  11. Nelson, 2002.
  12. Reinsch, 1969, paĝo 63.
  13. Nelson, 2002, paĝo 158. Nelson avertas ĉiukaze ke tiu informo estas kolektita ĉefe en unusola kolonio.
  14. Nelson, 2005, paĝo 129.
  15. Nelson, 2002, paĝo. 27f.
  16. Nelson, 2005, paĝo 129f kaj 310.
  17. Cramp, Stanley., K. E. L. Simmons. (1977) Handbook of the Birds of Europe, the Middle East, and North Africa: The Birds of the Western Palearctic. ISBN 0-19-857358-8.
  18. Culture Hebrides - Island holidays in the Gaelic Heartland of Scotland Arkivigite je 2009-12-20 per la retarkivo Wayback Machine The Rough Guide to Scottish Highlands and Islands
  19. Nelson, 2005, paĝo 321.
  20. Nelson, 2005, paĝo 141.
  21. 2002, aŭgusto, Sex-specific foraging behaviour in a monomorphic seabird En Proceedings of the Royal Society, 269, 1501, The Royal Society, paĝoj 1687-1693 doi=10.1098/rspb.2002.2083 http://rspb.royalsocietypublishing.org/content/269/1501/1687.full.pdf+html.
  22. 22,0 22,1 Nelson, 2005, paĝo 320.
  23. Mowbray, Thomas B.. Northern Gannet — Food Habits — Birds of North America Online. Bna.birds.cornell.edu. Alirita 2011-10-17 .
  24. Reinsch, 1969, paĝo 51.
  25. Reinsch, 1969, paĝo 56 f.
  26. Nelson, 2002, XIII
  27. Nelson, 2002, paĝo 37.
  28. Reinsch, 1969, paĝo 56.
  29. Reinsch, 1969, paĝo 75.
  30. Reinsch, 1969, paĝo 74.
  31. Nelson, 2005, paĝo 328.
  32. Nelson, 2005, paĝo 326.
  33. Reinsch, 1969, paĝo 77.
  34. Nelson, 2005, paĝo 150.
  35. Nelson, 2005, paĝoj 153 kaj 332.
  36. Nelson, 2005, paĝo 334
  37. Reinsch, 1969, paĝo 73.
  38. Nelson, 2005, paĝo 334 f.
  39. Mowbray, Thomas B., 2002, Northern Gannet (Morus bassanus), The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.), Ithaca, Cornell Lab of Ornithology, http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/693/articles/introduction doi=10.2173/bna.693 Alirita la 24/2/2011.
  40. Mowbray, Thomas B.. Northern Gannet — Behavior — Birds of North America Online. Bna.birds.cornell.edu. Alirita 2011-10-17 .
  41. Reinsch, 1969, paĝoj 35 – 49.
  42. Nelson, 2002, paĝo 24.
  43. 43,0 43,1 Nelson, 2005, paĝo 315.
  44. Nelson, 2005, paĝo 138.
  45. Reinsch, 1969, paĝoj 33 kaj 99f.
  46. Reinsch, 1969, paĝo 33.
  47. 47,0 47,1 47,2 Nelson, 2005, paĝo 311.
  48. Reinsch, 1969, S. 31
  49. http://wayback.vefsafn.is/wayback/20100322164523/eldey.is/en/Eldey-island/ Eldey island, retejo insulo Eldey, alirita 26/11/2010.
  50. 50,0 50,1 Nelson, 2005, paĝo 312.
  51. 51,0 51,1 "uicn"
  52. Boletín Oficial del Estado Real Decreto 139/2011, de 4a de februaro, por la disvolvo de la Listado de Especies Silvestres en Régimen de Protección Especial y del Catálogo Español de Especies Amenazadas, 46, 2011, paĝoj 20912-20951 http://boe.es/boe/dias/2011/02/23/pdfs/BOE-A-2011-3582.pdf Arkivigite je 2012-02-27 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Poŝtamrko el Ferooj.
  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World, Band 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5
  • J. Bryan Nelson: The Atlantic Gannet, Fenix Books LTd, Norfolk 2002, ISBN 0-9541191-0-X
  • J. Bryan Nelson: Pelicans, Cormorants and their relatives Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-857727-3
  • Hans Heinrich Reinsch: Der Basstölpel, Ziemsen Verlag, 1969

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.