Oberösch
Oberösch | |
---|---|
Blazono de Oberösch | |
Kopigen kaj ĉirkaŭo, Oberösch dekstre supre en la bildo | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
Geografia situo | CH1903: 613008 / 217465 (mapo)47.1080555555567.61Koordinatoj: 47° 6′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613008 / 217465 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 111 |
Areo | 2,15 km² |
Alteco | 489 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3424 |
Komunumkodo | 0419 |
Mapo de Oberösch | |
Oberösch estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Oberösch situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Oesch ĉe la brodo de ĉi-lasta. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oberösch kaj kelkaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,15 km², de kiuj 34,0% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Oberösch limas en nordo al Niederösch, en oriento al Rumendingen, en sudo al Ersigen, kaj en okcidento al Utzenstorf.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en sudokcidento apud Kirchberg en distanco de proksimume 5 kilometroj. Per buslinio de Koppigen al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Oesch datiĝas el la jaro 886 kiel Osse. En la jaro 1310 unuan fojon menciiĝas Oberösch en latina lingvo kiel villa Öschge superioris. Laŭ la dokumento de la jaro 886 la Monaĥejo Sankt-Galo posedis bienojn en Oesch. La vilaĝo tiam apartenis al la reĝo de Burgonjo, respektive al la paroĥo de Kirchberg, kun kiu ĝi en la jaro 994 fariĝis havaĵo de la alzaca Monaĥejo Selz. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la Grafoj de Kiburgo fariĝis bienposedantoj en Oesch. En la jaro 1423 la malalta jurisdikcio pri Oesch estis aĉetita de la urbo Burgdorf, kiu atribuis la vilaĝon Oberösch al sia voktejo Grasswil. La alta jurisdikcio apartenis al la berna Kamparvoktejo Wangen. [2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri la komunumo Oberösch en la retejo ch.ch[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oberösch – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|