Oksalidacoj
Oksalidacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
oksalido Oxalis L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La oksalidacoj[2] (latine Oxalidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo oksalidaloj (Oxalidales). Ĝi enhavas 6 ĝis 8 genrojn kaj ĉirkaŭ 600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas oksalido[2].
La plimulto de la specioj kreskas en la tropiko aŭ subtropiko, ilia folio estas karakterize - triope, kvarope - kunmetita. Ili ne havas stipulojn. la folieroj moviĝas depende de la lumo, okaze de lummanko, la folieroj kunfermiĝas kaj subenkliniĝas. La aktinomorfaj folioj estas kvinrondaj kaj kvinmembraj po rondoj. La stigmoj staras libere, la stamenoj en du rondoj.
La en kvinĉambreta ovario havas meze koloneton. La frukto estas kapsuloaŭ bero kun multaj grajnoj. La kapsulo malfermiĝas stelforme, ĉar la kapsuleroj ne defalas. La tigo de la planton entenas kristalojn de kalcia oksalato pro kio ili havas acidetan guston.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Oxalidales Bercht. & J.Presl - oksalidaloj
- Oxalidaceae R.Br. - oksalidacoj
- Averrhoa L. - averoo[5]
- Biophytum DC. - biofito
- Dapania Korth. - dapanio
- Lotoxalis Small - lotoksalido*
- Oxalis L. - oksalido[2]
- Sarcotheca Blume - sarkoteko
- Sassia Molina - sasio
- Xanthoxalis Small - ksantoksalido*
- Oxalidaceae R.Br. - oksalidacoj
- Oxalidales Bercht. & J.Presl - oksalidaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
Kelkaj genroj
[redakti | redakti fonton]- Oksalido (Oxalis) estas genro el oksalidacoj, kun plurcentoj da unujaraj herbospecioj. La plej konataj specioj havas trifingrajn foliojn, dum aliaj havas kunmetitejn foliojn kun ĝis 25 folierojn. La folioj estas senlimbaj, la floroj estas simetriaj, kvinnombraj, starante unuope aŭ en umbelecaj infloreskoj kaj kun dehiskaj kapsuloj, el kiuj la semoj estas ĵetatataj.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La junaj folioj kaj tigoj manĝeblas en salato au (mallonge) kuirita. Ankaŭ la radiko manĝeblas, ĝi havas guston de terpomo. Ne manĝu tro grandkvante pro la okzala acido.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Oxalis corymbosa
-
Oxalis enneaphylla
-
Averrhoa bilimbi
-
Averrhoa carambola
-
Oxalis arborea
-
Floro de Oxalis acetosella
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Oxalidaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 oksalido en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Oxalidaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2020-05-04. Alirita 2020-06-01.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ averoo en PIV ĉe vortaro.net