Oliva (koloro)
La oliva, nomata ankaŭ olivverda aŭ "militista verda", estas koloro bazata sur la koloraro de kelkaj variaĵoj de verdaj olivoj, tio estas, de la fruktoj (nematuraj aŭ maturaj) de la olivarbo (Olea europaea) kaj de la specoj plej ofte komercataj por manĝo. La referenco kaj modelo por la oliva koloro estas normiga nuancaro, kiu aperas en inventarioj kaj kolorkatalogoj kaj estas tute normigita; ĝi estas perceptebla kiel flaveca duonmalhela verda koloro, de modera satureco,[1] tamen, kolormezure, ĝia tono korespondas reale al malhela flava koloro, pro kio ĝi estas akirebla per mikso de flava kun nigra.
Tiu koloro estas tre konata en la kulturoj de la mondoregiono de Mediteraneo.[2]
Retejaj kolornuancoj
[redakti | redakti fonton]Oliva koloro | Olivverda koloro | Malhela oliva koloro | |
---|---|---|---|
HTML | #808000 | #6B8E23 | #556B2F |
RGB | (128, 128, 0) | (107, 142, 35) | (85, 107, 47) |
Kolormodelo HSV | (60°, 100 %, 50 %) | (80°, 75 %, 56 %) | (82°, 56 %, 42 %) |
Protokolo | CSS / HTML / VGA / X11 | X11 | X11 |
Uzado
[redakti | redakti fonton]La oliva estas simila al ofta koloro de la vegetaĵaro, pro kio estas utila por kamuflado se uzata en taŭga kunteksto, ekzemple ne sur neĝo, kie evidente taŭgas blanka koloro. Pro tio tiu koloro estas tre grava strategie en militkampanjoj, tradicia en uniformoj de militistoj kaj por ekstera farbado de militistaj vehikloj kiel tankoj, ĵipoj kaj amfibiaj veturiloj. La tonoj kaj nuancoj de la oliva koloro por militista uzado varias laŭ epoko kaj lando. Ĝi estas uzata sola aŭ kombine formante parton de kamufla modelo kun aliaj koloroj. Similcele estas olivkoloraj ankaŭ la vestoj kaj iloj uzataj por ĉasado kaj aliaj aktivecoj en naturo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kristalo de olivino
-
Olivkolora lageto en Germanio
-
Olivkolora sovetunia militista uniformo
-
Kasko M1 de usona armeo de 1941 uzita en la Vietnama Milito
-
Secesia konstruaĵo en Nurenbergo
-
Aŭto Isuzu
-
Sicilia poŝtmarko de 1859
-
Afrika taŭrrano "Pyxicephalus adspersus"
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gallego, Rosa; Sanz, Juan Carlos (2001). Diccionario Akal del color. Akal. ISBN 978-84-460-1083-8.
- ↑ Gallego, Rosa; Sanz, Juan Carlos (2005). Guía de coloraciones. Madrid: H. Blume. ISBN 84-89840-31-8.