Oranĝbeka aremono
Oranĝbeka aremono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oranĝbeka aremono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arremon aurantiirostris (Lafresnaye, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Oranĝbeka aremono (Arremon aurantiirostris) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonoj.
Ĝi troviĝas en Centrameriko en Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj Panamo kaj en nordorienta Sudameriko en Kolombio, Ekvadoro kaj norda Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Tiu aremono montras tre nigrablankan kapobildon konsistantan el nigra ĝenerala koloro kun tre markata blanka superokula strio kiu ne atingas la bekobazon sed ja la kolflankon. Sub la blanka gorĝareo estas nigra brustozono kiu separas ĝin el pli grizaj kolumo kaj subaj partoj. La dorso estas tre olivverdeca. La kruroj rozkoloraj kun tre oranĝeca beko kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Arremon aurantiirostris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotaro de Oranĝbeka aremono VIREO Foto-Alta Rez
- Photo-Medium Res Arkivigite je 2010-06-27 per la retarkivo Wayback Machine; Article Arkivigite je 2015-04-30 per la retarkivo Wayback Machine chandra.as.utexas.edu
|