Orlica montaro
Orlica montaro | |
ĉeĥe: Orlické hory, pole: Góry Orlickie | |
montaro | |
Velká Deštná
| |
Oficiala nomo: Orlické hory | |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Pardubice Ĉeĥio, Regiono Hradec Králové Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Sudetoj |
Najbaras kun | 5
|
Konata loko | Landa pordego naturmemorindaĵo |
Akvejo | Orlice |
Plej alta punkto | |
- situo | Velká Deštná |
- alteco | 1 115 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 04′ 58″ N 17° 13′ 52″ O / 50.08278 °N, 17.23111 °O (mapo) |
Areo | 204,00 km² (20 400 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Orlické hory | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Orlica montaro (ĉeĥe Orlické hory) estas montaro en Ĉeĥio kaj ĝi etendiĝas en norda parto de orienta Bohemio en distriktoj Rychnov nad Kněžnou, Ústí nad Orlicí kaj Náchod. Ĝi kreas nordan ŝtatlimon de Ĉeĥio kun Pollando.
Orlica montaro dekliniĝas malrapide en la internon de Bohemio kaj iom post iom ĝi transiras en ondiĝintan cismontaron. La tuta zono de la montaro estas 55 km longa kaj ties larĝeco estas diferenca inter 3 - 8 km. Mezproksima supermara alteco estas 789 m. Montodorson kreas de nordo Vrchmezí (1084 m), Šerlich (1027 m), Malá Deštná (1090 m), Velká Deštná (1115 m - la plej granda monto de Orlica montaro), Jelenka (1097 m), Koruna (1099 m), Homole (1001 m), Tetřevec (1043 m), Kunštátská kaple (1035 m) kaj Anenský vrch (996 m).
Riveroj Divoká Orlice kaj Tichá Orlice trapenetras la montaron tra rompaj valoj. Klimato estas kruda kun sufiĉo da pluvo. Neĝo kuŝas proksimume 4 monatoj. Nordon deakvigas rivero Metuje kaj ties alfluoj, sudon Tichá Orlice kaj Divoká Orlice. Sur Divoká Orlice estis en la jaro 1939 konstruita valbaraĵo Pastviny.
Atraktivecon de la regiono trateksita per markitaj turismaj padoj substrekas memstara arkitektona elemento, kiu estas sistemo de armeaj fuortoj kaj fuortaroj de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj el la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento. En vintraj monatoj la montaro estas aprezata vintrosportejo.
Montoj
[redakti | redakti fonton]- Anenský vrch - (kun pereinta vilaĝo Hadinec)
- Bouda