Oszkár Alánt
Oszkár Alánt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1928 en Újpest |
Morto | 16-an de majo 1985 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Okupo | |
Okupo | kirurgo |
Oszkár Alánt [oskAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Alánt Oszkár estis hungara kirurgo. Lia origina familia nomo estis Altmann ĝis 1955.
Oszkár Alánt[1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1928 en Újpest, li mortis la 16-an de majo 1985 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Oszkár Alánt maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1947, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1953, en la sekva jaro anestezian diplomon, kirurgian en 1957. Inter 1953-1956 li laboris en kirurgia instituto, poste en hospitalo, pli poste en kliniko jam kiel lektoro kun postenoj, inter 1979–1985 en instituto (1979–1985). Intertempe li kandidatiĝis en 1975 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Iam li studvojaĝis en Britio kaj Rumanio. Li multe okupiĝis pri sangokoagulado helpe de komputilo. Li ricevis premion en 1973.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Kísérleti adatok a cukoranyagcsere központi szabályozásában. (kunaŭtoro, 1954)
- Chirurgische Eingriffe an den unteren Externitäten bei Diabetikern. (kunaŭtoro, 1965)
- A coagulatios és fibrinolitikus rendszer viszonyának változása műtét alatt és a postoperatív szakaszban. (disertaĵo, 1973)
- Műtők munkaszervezése. (1983)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2017, vidu la bildon!)