Otolito
Aspekto
Otolito, (greke οτο-, oto-, orelo + λιθος, lithos, ŝtono), nomita ankaŭ statoconium aŭ otoconium estas strukturo en la interna orelo (utriklo kaj sakulo), specife ĉe la vestibula labirinto de vertebruloj. Ĝi estas sensiva al gravito kaj linia akcelo. Pro ties orientigo en la kapo, la utriklo estas sensiva al ŝanĝo en horizontala movo, dum la sakulo havigas informon pri vertikala akcelo (kiel ĉe lifto).