Péter Andorffy
Péter Andorffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Krug Péter |
Naskiĝo | la 10-an de januaro 1856 en Eger (Hungario) |
Morto | la 31-an de majo 1919 en Balatonfüred (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro teatrestro |
Péter Andorffy [andorfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andorffy Péter estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Krug.
Péter Krug [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1856 en Eger, li mortis la 31-an de majo 1919 en Balatonfüred.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Andorffy aĝis 15, kiam li forlasis la hejmon kaj li aliĝis al migranta trupo. Ekde 1874 li estis ŝatata komikisto ekzemple en trupoj de Károly Mosonyi, Lajos Temesváry, Sándor Csóka (1876, 1878), Andor Sztupa (1877), Ignác Krecsányi (1878, 1889), Andor Gerőfy (1879, 1880, 1885), Gábor Miklósy (1881), Vince Nagy (1883–1885), Károly Somogyi (1886, 1897-1899), Mór Ditrói (1887), Lajos Makó (1891-1896), Mihály Szendrey (pli aĝa) (1900-1905). Li estis teatrestro en Hungarlingva Teatro en Pozono inter 1905-1907, poste ĉefreĝisoro en Budapeŝto, fine teatra sekretario. Li pensiuliĝis en 1912, sed li havis rolojn en kelkaj mutaj filmoj dum la 1-a mondmilito. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1896.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Jacques Offenbach: Orphée aux enfers - Jupiter
- József Katona: Bánk bán - Biberach
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Lyon Lea (1915) - kolonelo
- A Falu rossza (1916) - Gonosz Pista
- Casanova (1919) - fabrikposedanto
Liaj elektitaj verkitaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Szegény ember leánya (1880)
- Koldus és királyfi (1917)