Paŝtist-satelito
Aspekto
En ĉiela mekaniko, paŝtist-satelito estas natura satelito de planedo (aŭ alia objekto), kiu limigas la disvastecon de ringo ĉirkaŭ tiu objekto, aŭ kiu kreas malplenon en tiu ringo.
Paŝtist-satelito, ofte malgranda luno, orbitas apud unu el la randoj de la ringo; kaj per gravito repuŝas al la ringo la erojn, kiuj forfuĝis ĝin, aŭ akrecias ilin.
Tia satelito povas limi unu randon de ringo, aŭ ambaŭ randojn de malpleno, kiel la malpleno de Encke aŭ la malpleno de Keeler
Ekzemploj de paŝtist-satelitoj
[redakti | redakti fonton]En la ringoj de Saturno
[redakti | redakti fonton]- Pajno: en la malpleno de Encke
- Dafno: en la malpleno de Keeler
- Atlaso: ekstera paŝtisto de la ringo A
- Prometeo: ena paŝtisto de la ringo F
- Pandoro: ekstera paŝtisto de la ringo F
En la ringoj de Urano
[redakti | redakti fonton]- Kordelio: ena paŝtisto de la ringo epsilono
- Ofelio: ekstera paŝtisto de la ringo epsilono
-
Dafno, en la malpleno de Keeler
-
Prometeo altiras materion el la saturna ringo F
-
Pandoro (ekstere) kaj Prometeo "kunpremas" la ringon F