Palatalo
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Palata konsonanto, aŭ palatalo estas konsonanto artikulaciata per la langodorso levita kontraŭ la (malmola) palato.
Konsonantoj kun la langopinto kurbigita dorsen kontraŭ la palaton nomiĝas retrofleksoj.
Komunaj palataloj
[redakti | redakti fonton]La plej komuna speco de palata konsonanto estas la treege komuna alproksimanto j, kiu kalkuliĝas entute, inter la dek plej oftaj sonoj inter la lingvoj de la mondo. La nazalo ɲ ankaŭ oftas, troviĝante en po ĉirkaŭ 35 elcento de la lingvoj de la mondo[1], en la plejo el kiuj ĝia respektiva obstrukcanto estas ne la plozivo c, sed la afrikato [[senvoĉa postalveolara afrikato|tʃ]]. Nur malmultaj lingvoj en norda Eŭrazio, la Amerikoj, kaj centra Afriko faras kontraston inter palataj plozivoj kaj postalveolaraj afrikatoj - la solaj bone konataj estas la hungara kaj la albana.
Notacia atentigo
[redakti | redakti fonton]Zorgu: la signoj de la IFA <c, ɟ> estas ofte uzataj, ne por palataj plozivoj, sed por la palatigitaj velaraj plozivoj [kʲ, ɡʲ], aŭ la palataj afrikatoj [c͡ç, ɟ͡ʝ], aŭ la alveolo-palataj afrikatoj [t͡ɕ, d͡ʑ], aŭ eĉ la postalveolaraj afrikatoj [t͡ʃ, d͡ʒ]. Tio estas malnova tradicio en la IFA. Veraj palataj plozivoj relative maloftas, do estas bona ideo certiĝi pri la elparolo kiam ajn oni vidas iun <c, ɟ> en la transskribo de ia lingvo.
Palatigo
[redakti | redakti fonton]Konsonantoj kun aliaj primaraj artikulacioj povas esti palatigitaj, tio estas, akompanataj de la levado de la langa surfaco al la palato. Ekzemple, la angla [ʃ] (literumita sh) havas tian palatan komponenton, kvankam ĝia ĉefa artikulacio engaĝas la pinton de la lango kaj la supran gingivon (tiu tipo de artikulacio nomiĝas palato-alveolara).
Kelkaj lingvoj, ekzemple la rusa, havas palatigitan formon por ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konsonantoj.
IFA
[redakti | redakti fonton]La palataj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
palata nazalo | Franca | agneau | [aɲo] | ŝafido | |
senvoĉa palata plozivo | Hungara | hattyú | [hɒcːuː] | cigno | |
voĉa palata plozivo | Margi | ɟaɗí | [ɟaɗí] | ĝibo de bovino | |
palata frotsono senvoĉa | Germana | nicht | [nɪçt] | ne | |
palata frotsono voĉa | Hispana | yema | [ʝema] | ovo-flavo | |
palata alproksimanto | Angla | yes | [jɛs] | jes | |
laterala palata alproximanto | Itala | gli | [ʎi] | la (virseksa multnombro) | |
voĉa palata injektivo | Svahila | hujambo | [huʄambo] | saluton |
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ian Maddieson (kun ĉapitro kontribuita de Sandra Ferrari Disner); Patterns of sounds; Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3