Saltu al enhavo

Palzem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palzem
Blazono
Palzem (Germanio)
Palzem (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Trier-Saarburg
Komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg
Urborajtoj Setleja komunumo (Ortsgemeinde)
Telefona antaŭkodo 06583
Poŝtkodo 54439
Aŭtomobila kodo TR
Oficiala Municipokodo 07235104
Politiko
Komunumestro Florian Wagner
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Schloßberg 6
54439 Saarburg
Demografio
Loĝantaro 1557 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 34′ N, 6° 22′ O (mapo)49.5661111111116.3719444444444Koordinatoj: 49° 34′ N, 6° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 165 m
Areo 21,30 km²
Oficiala retejo http://www.palzem.de/
vdr

Palzem estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 557 loĝantojn, kaj krome ekde 2019 apartenas al la komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg-Kell, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj - antaŭe ĝi membris en pli malgranda komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 557 loĝantojn sur areo de 21,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 74 loĝantoj/km². La komunumo situas borde de la rivero Mozelo, kiu ĉi tie estas la limo inter Germanio kaj Luksemburgio. Aliflanke de la rivero kaj de la limo situas la komunumo Stadbriedemes, germane Stadtbredimus, kaj iom pli norde estas ponto super la rivero Mozelo al komunumo luksemburge nomata Wormer, germane Wormeldingen kaj france Wormeldange - ponto super la rivero Mozelo ligas la du komunumojn.

kastelo Thorn en Palzem

La Kastelo Thorn estis iama burgo kiu estis ŝanĝkonstruita al kastelo en la vilaĝparto Thorn de la komunumo Palzem. La kastelo Thorn situas sur altaĵo inter la valoj de la Mozelo kaj rojo Kreuzweiler Bach, de tie oni povas kontroli la Mozelan valon kaj Sargovion. La kastelo estas la plej suda punkto de la distrikto Trier-Saarburg. La nomo venas de la latina turris (= turo). Ĝi estis ekkonstruita antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj por protekti vadejon trans la Mozelo. La burgo konstruiĝis en la 13a jarcento.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]