Paradokso de barbiro
La paradokso de barbiro estas antinomio formulita de la filozofo kaj logikisto Bertrand Russell por ilustri sian faman antinomion koncerne aroteorion [1] . Russell atribuis la inventon al persono kiu sugestis ĝin al li, sen tamen precizigi ilian nomon. [2] En 1918 li formulis la paradokson per la sekvaj vortoj::
You can define the barber as ‘one who shaves all those, and those only, who do not shave themselves.’ The question is, does the barber shave himself?
Traduko:
Vi povas difini la barbiron kiel ‘tiu, kiu razas ĉiujn tiujn, kaj nur tiujn, kiuj ne sin razas.’ La demando estas, ĉu la barbiro sin razas?
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Se la barbiro sin razas, la premiso, ke la barbiro razas nur virojn, kiuj ne sin razas, estus kontraŭdirita. Se tamen la barbiro ne sin razas, tiam li estu razita de la barbiro, kiu tamen estas li mem: en ambaŭ kazoj ni havas kontraŭdiron [4].
La simileco kun la paradokso de Russell kuŝas en la fakto ke la vilaĝo de la barbiro povas esti konsiderita dividita en du partojn:
- Tiu de viroj, kiuj sin razas (kio estas komparebla al la kategorio de aroj kiuj apartenas al si en la originala versio de la antinomio).
- Tiu de viroj, kiuj, ne razante sin, estas razitaj de la barbiro (en la originala versio, la aroj kiuj ne apartenas al si).
La problemo estas, en kiu kategorio la barbiro devus esti enmetita: fakte, ĉu li estus inkluzivita en la unua aŭ en la dua, la situacio estus kontraŭdira. La barbiro estas aro kiu apartenas al si mem se kaj nur se ĝi ne apartenas al si mem.
Oni diris, ke tiu ĉi paradokso konsistigas nur proksimuman reformulon de la paradokso de Russell ĉar, ĝuste pro ĝia konkreta aspekto, fakte ĝi povus esti konsiderata simple pruvo per kontraŭdiro de la fakto, ke barbiroj kun la menciitaj trajtoj ne povas ekzisti. Precipe, estis la amerika logikisto Willard Van Orman Quine kiu deklaris, ke la barbiro-paradokso esence konsistigas reductio ad absurdum, kiu pruvas la kontraŭdiran naturon de barbiro kiel la Russelliana [1] .
- ↑ 1,0 1,1 Walter Maraschini, Mauro Palma, ForMat, Spe, Paravia, 2002, p. 551 v. 3. ISBN 883951435X
- ↑ The Collected Papers of Bertrand Russell.
- ↑ Bertrand Russell: The Philosophy of Logical Atomism. In: The Collected Papers of Bertrand Russell. Vol 8, 1918, p. 228.
- ↑ F. Cioffi, F. Gallo, G. Luppi, A. Vigorelli, E. Zanette, Diálogos, Edizioni Scolastiche Bruno Mondadori, 2000, p. 196 v. 3. ISBN 8842452645
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- W. Maraschini, M. Palma, ForMat, Spe, Paravia, 2002. ISBN 883951435X
- F. Cioffi, F. Gallo, G. Luppi, A. Vigorelli, E. Zanette, Diálogos, Skolastikaj Eldonoj Bruno Mondadori, 2000. ISBN 8842452645