„ Tro malfrue, bedaŭrinde, mi prezentas ĉi tiun libron por povi oportune agordi miajn laŭdojn kun tiuj de antaŭaj recenzintoj.
Tamen, tia malfruiĝo permesas insisti pli emfaze pri la vero de la tri vortoj de ĝia titolo, ĉar apenaŭ rigardante la luksan eksteraĵon, oni ne povas jam ne miri...
kvankam por funde pensi kaj eksplode ridi — en agrabla sinsekvo — oni devas ja
trankvile frandi, paĝon post paĝo, la bongustan kaj varian enhavon de ĝiaj diversaj
temoj. Jen, do, bela — belega!— volumo, kiu, aperinta okaze de la 30-jara jubileo de la eldonejo, fariĝas nun kvazaŭ populara kompendio de kulturo kaj arto por la esperantistaro. Du honorplenaj veteranoj: S-ro Paul Bennemann, la aŭtoro, kaj S-ro Teo Jung, la eldonisto, trafe kombinis siajn altkvalitajn kapablojn por pruvi al la esperantista popolo, ke ilia veteraneco, anstataŭ aŭguri dekadencon, estas ankoraŭ feliĉa promeso de plej superaj artaĵoj, pravigante la aserton, ke idealista koro ĉiam estas juna. Tial, konsekvence, por ilin stimuli, ĉiu juna verdstela!© devas obstine ŝparadi la necesan monon, eĉ rezignante je frivolaj bagateloj, por akiri ci tiun libron, kiu, per mirinde klara lingvo kaj eleganta stilo, liveras instruojn kaj amuzojn, profite helpante samtempe por faciligi esprimojn kaj frazojn, ŝajne malfacilajn, pri terminoj kaj fakoj en seriozaj aŭ gajaj sekcioj, kiujn senescepte oni legas flue kun aparta plezuro kaj streĉe avida intereso.
Kaj, fine, por doni pli ĝustan ideon pri la verko, jen kelkaj vortoj prenitaj el la
sinprezento de la aŭtoro mem: "La libro enhavas multkoloran mozaikon el ĉiuj materioj: el la historio ekde la plej antaŭa pasinta tempo, ĝis la plej aktuala nuno; ĝi gvidas tra la tuta mondo kaj ĝis la steloj, en la regnojn de la naturo kaj
de la tekniko, en la sciencojn kaj al la mirakloj de la lingvo. Ĝi prezentas ludojn
kaj kaprompilojn, enigmojn, problemojn do multaj specoj, sed ĉion ĉi ne laŭ metoda
ordo, sed intermiksita, kaj akcentante tion, kio esta stranga kaj eksterordinara, escepta, groteska kaj kelkfoje eĉ preskaŭ nekredebla; ĉar ĝi ja volas veki miregon, la plej etikan rimedon kontraŭ enuo kaj malbona humoro". Ĉu ne sufiĉe jam por gardi jam la unuajn monerojn? Jes, ja! Kvankam iom paradokse aspektos, ke, rekomendinte ŝparemon, mi malŝparas nun gratulojn sincere adresitajn al la klera aŭtoro kaj al la kuraĝa eldonisto. ” |