Paula Modersohn-Becker
Paula Modersohn-Becker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paula Becker. |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1876 en Dresdeno |
Morto | 20-an de novembro 1907 (31-jaraĝa) en Worpswede |
Mortokialo | Pulma embolio |
Tombo | Worpswede |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno |
Alma mater | Académie Julian |
Familio | |
Patro | Carl Woldemar Becker (en) |
Edz(in)o | Otto Modersohn (1901–1907) |
Infano | Tille Modersohn (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto gravuristo artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.paula-modersohn-becker.de |
Paula Modersohn-Becker (8a de februaro 1876 – 20a de novembro 1907)[1] estis germana pentristo kaj unu el la plej gravaj reprezentantoj de ekspresionismo. Ŝia mallonga kariero finiĝis kiam ŝi mortis pro puerpera embolio estante nur 31-jaraĝa. Ŝi estas agnoskita kiel la unua konata pentristino kiu pentris nudajn memportretojn.[2] Ŝi estis grava membro de la arta movado modernismo komence de la 20a jarcento.
En Bremen en 1895 ŝi estis enkondukita al verkoj de la artistoj de la cirklo de Worpswede; nome Otto Modersohn, Fritz Mackensen, Fritz Overbeck kaj Heinrich Vogeler prezentis siajn pentraĵojn en la Bremena Arta Muzeo, nome "Kunsthalle Bremen". En 1899 kaj 1900 ŝi estis en Parizo. En 1901 Paula edziniĝis al Otto Modersohn kaj tiel iĝis duonpatrino de la du-jaraĝa filino de Otto, nome Elsbeth Modersohn. Post du jaroj la geedzoj separiĝis kaj rekuniĝis kelkajn jarojn poste.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1898, estante 22-jaraĝa, Becker eniris en la artista komunumo de Worpswede, kie artistoj kiel Fritz Mackensen (1866–1953) kaj Heinrich Vogeler (1872–1942) estis retiriĝintaj por protesti kontraŭ la dominado de artakademiisma stilo kaj de la vivo en grandurbo. Ŝi studis kun Mackensen, pentrante najbarajn kamparanojn, kaj la nordgermanan pejzaĝon. Tiam ŝi ekamikiĝis kun la skulptistino Clara Westhoff (1875–1954) kaj la poeto Rainer Maria Rilke (1875–1926).
Ĝis la jaroj en kiuj Becker ekpraktikis tion, pentristinoj ne amplekse uzis nudajn virinojn kiel subjektoj por sia laboro. La nuraj elstaraj esceptoj al tio estas verkoj de Artemisia Gentileschi, tri jarcentoj antaŭe; por ekzemplo, arthistoriistoj komprenis, ke Gentileschi uzis sian propran korpon kiel la modelo por sia verko "Susana kaj la maljunuloj". La laboro de Becker pri ina nudo estas nekonvencia kaj esprimas ambigvecon kaj pri la subjekto kaj pri la metodo reprezentadi.[3]
Becker estis trejinita en la metodoj de realismo kaj naturalismo, kun rekonebla simpleco de formoj. Ŝi kapablis atingi distingan teksturon por sia laboro pere de skrapado de la ankoraŭ malseka pentromaterialo.[4] Ŝi poste abandonis tiujn teknikojn por translokiĝi en Faŭvismon. Pruvaro sugestas, ke nombraj memportretoj de Paula Modersohn-Becker estis influitaj de la antaŭ-rafaelida pentristo Dante Rossetti, kiel "Memportreto kun bovlo kaj glaso" (ĉirkaŭ 1904; Kolekto Sander), "Memportreto, nuda kun sukcena koliero". (1906; Privata kolekto), kaj "Memportreto en mia sesa Nuptojariĝo" (1906; Museen Böttcherstrasse, Paula Modersohn- Becker Museum, Bremen).[5] Siavice eble ankaŭ ŝi influis unu aŭ pliajn pentraĵojn de Pablo Picasso, kiel Diane Radycki asertas en sia monografio de 2013 pri la artisto.[6]
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Memportreto (1902)
-
Mädchen mit Strohhut und Blume (1902)
-
Stillende Mutter (1902)
-
Bauernkind auf rotgewürfeltem Kissen (c. 1904)
-
Mädchen mit Kaninchen (1905)
-
Aĵpentraĵo (1906)
-
Memportreto (1907)
-
Kinderakt mit Goldfischglas (1907k)
-
Stilleben mit Tonkrug (1907)
-
Die Malerin mit Kamelienzweig (Memportreto) aŭ La pentristino kun kamilbranĉo, (1907)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Busch, Günter; von Reinken, Liselotte (1983). Wensinger, Arthur S. (eld.). Paula Modersohn-Becker The Letters and Journals New York, NY USA: Taplinger Publishing. ISBN 0-8008-6264-3.
- ↑ Colapinto, John (30a de oktobro 2013). "Paula Modersohn-Becker: Modern Painting (Missing Piece)". The New Yorker.
- ↑ Burns, Looking as Women: The Paintings of Suzanne Valadon, Paula Modersohn-Becker and Frida Kahlo
- ↑ "English » Museen Böttcherstraße". www.museen-boettcherstrasse.de. Alirita la 9an de majo 2020.
- ↑ Rebecca Jelbert: "Paula Modersohn-Becker’s self-portraits and the influence of Dante Gabriel Rossetti." The Burlington Magazine, vol.159, no.1373 (2017): 617-22.
- ↑ Radiografioj de la portreto de Gertrude Stein de Picasso montris, ke li reverkis la kapon kelkajn fojojn, kaj fine faris ĝin ĝuste kiel Modersohn-Becker estis farinta en sia portreto de Lee Hoelger (vidu Radycki, Paula Modersohn-Becker: The First Modern Woman Artist).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Marina Bohlmann-Modersohn: Paula Modersohn-Becker. Eine Biographie mit Briefen. 3. Auflage. Knaus, Berlin 1997, (ISBN 3-8135-2594-5)
- Janet M.C. Burns: "Looking as Women: The Paintings of Suzanne Valadon, Paula Modersohn-Becker and Frida Kahlo". Atlantis, vol. 18, no 1&2 (1993):25-46.
- Günther Busch, Liselotte von Reinken, Arthur S. Wensinger, Carole Clew Hoey: Paula Modersohn-Becker, The Letters and Journals. Northwestern University Press, 1990
- Anne Higonnet: "Making Babies, Painting Bodies: Women, Art, and Paula Modersohn-Becker's Productivity." Woman's Art Journal, vol. 30, no. 2 (2009):15-21, illus.
- Averil King, Paula Modersohn-Becker, 'Antique Collectors Club, 2006
- Paula Modersohn-Becker: The Letters and Journals of Paula Modersohn-Becker. Tradukita kaj notita de J. Diane Radycki. Introduction de Alessandra Comini
- Paula Modersohn-Becker, Sophie Dorothee Gallwitz: Eine Künstlerin: Paula Becker-Modersohn. Briefe und Tagebuchblätter. Kestner-Gesellschaft, Hanover 1917
- Gillian Perry: Paula Modersohn-Becker: Her Life and Work. Harper & Row 1979
- Diane Radycki: "American Women Artists in Munich, or Die Frauen ohne Schatten." In: American Artists in Munich: Artistic Migration and Cultural Exchange Processes, eds. Christian Fuhrmeister, Hubertus Kohle and Veerle Thielemans, pp. 109–24, illus. Modersohn-Becker & O'Keeffe. Berlin, München: Deutscher Kunstverlag, 2009. (ISBN 978-3-422-06833-9)
- Diane Radycki: "Paula Modersohn-Becker: The Gendered Discourse in Modernism." Ph.D.dissertation, Harvard University, 1993 (readers: Konrad Oberhuber and Norman Bryson). UMI 93-31,015
- Diane Radycki: "Pictures of Flesh: Modersohn-Becker and the Nude." Woman's Art Journal, vol. 30, no. 2 (2009):3-14, ilus. home.moravian.edu Arkivigite je 2020-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Diane Radycki: "Pretty/ Ugly: Morphing Paula Modersohn-Becker and Marie Laurencin." Make, no. 72 (1996):19-21, illus.
- Diane Radycki: Paula Modersohn-Becker: The First Modern Woman Artist. Yale Press, 2013[1]
- Rainer Stamm: "Paula Modersohn-Becker and the Body in Art." Woman's Art Journal, vol. 30, no. 2 (2009):22-4, illus.
- Monica J. Strauss: "Helen Serger's Galerie La Boetie: Paula Modersohn-Becker on Madison Avenue." Woman's Art Journal, vol. 30, no. 2 (2009):32-5, illus.
- Eric Torgersen: Dear Friend: Rainer Maria Rilke and Paula Modersohn-Becker. Northwestern University Press, 1998
- Gustav Pauli, Paula Modersohn- Becker, Berlin: Wolff, 1919; 3rd edition, 1934
- Waldemar Augustiny, Paula Modersohn- Becker, Gutersloh: Mohn, 1960, Paula Modersohn- Becker, Hildesheim, 1971
- Ellen C. Oppler, "Paula Modersohn- Becker: Some facts and legends", Art Journal, xxxv, Summer 1976, pp. 364–9
- Christa Murken-Altrogge, Paula Modersohn- Becker: Leben und Werk, Cologne: Du Mont, 1980
- Gunter Busch, Paula Modersohn- Becker: Malerin, Zeichnerin, Frankfurt am Main: Fischer, 1981
- ↑ . Paula Modersohn-Becker: The First Modern Woman Artist. Yale University Press (30a de aprilo 2013).