Philippe de Ferrari
Philippe de Ferrari | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Philipp la Renotière von Ferrary | ||
Naskiĝo | 11-an de januaro 1850 en Parizo | |
Morto | 20-an de majo 1917 (67-jaraĝa) en Laŭzano | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Palaco Matignon vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand vd | |
Familio | ||
Patro | Raffaele de Ferrari (en) vd | |
Patrino | Maria Brignole Sale De Ferrari (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kolektanto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Philippe la Renotière de FERRARI, ankaŭ Philipp Arnold (la 11-an de januaro 1850 en Parizo, mortinta la 20-an de majo 1917 en Laŭzano) estis franca kaj aŭstra filatelisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Jam kiel infano li interesiĝis pri filatelo; danke al heredaĵoj de parencoj italaj (kiuj tre riĉiĝis per spekulacioj pri fervojlinioj kaj pri la Sueza Kanalo) li kapablis havigi al si riĉan kolektaĵon. Por trovi interesajn novajn aĵojn li entreprenis multajn vojaĝojn kaj vizitis ĉiujn famajn komercistojn. Li fariĝis ŝatata kliento pro tuja pago kaj malofta marĉandado. De tempo al tempo li trompiĝis de falsistoj aŭ intence aĉetis la ekkonitajn falsitaĵojn por forigi ilin de la merkato. Sian kolekton li konservis en Parizo: lia dungita kataloganto estis la parizano Pierre Mahé. Bonegajn kontaktojn havis Ferrari kun Sigmund Friedl el Vieno. Li posedis multegajn raraĵojn.
Fariĝinta aŭstra kaj svisa ŝtatano li daŭrigis estadon parize. Post kiam li opiniis sian kolekton kompleta li decidis prezenti ĝin al publiko, ne en Franclando sed en Germanujo. En januaro 1915 li testamentis la tuton al la Regna Poŝta Muzeo en Berlino. Pro fremda civitaneco li devis en 1917 fuĝi disde Francujo al Svisujo lasante la kolekton Parize en la Hotelo Matignon kaj sub la ŝirmo de la aŭstra ambasado. Post la Unua mondmilito Francujo deklaris la kolektovaloron reparacio transdonota fare de venkita Germanujo kaj aŭkcie vendis ĝin inter 1921 kaj 1926. Temis pri unu el la plej grandaj poŝtmarkkolektoj de la tuta mondo. Ĉi barbara disvendo kompleksis ankaŭ la numismatikan kolekton de Ferrari.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- En 1968 aperis en Liĥtenŝtejno poŝtmarko kun portreto de Ferrari en la serio pioniroj de filatelo.
- Honoraj civitanecoj de li estis je: Steinbach am Attersee (kie li ofte feriumis), de Unterach am Attersee (pro mecenateco), de Schellenberg (pro apogo de fonduso por malriĉuloj)[1]
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Villa Friedl[2] en Burgbachau (St. Gilgen)
- Ferrari-kapelo en Burgbachau: starigita en 1891 pro helpo dum montgrimpa ekskurso
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wolfgang Maaßen: Der geheimnisvolle Philipp von Ferrari, Phil Creativ, Schwalmtal 2017, ISBN 978-3-932198-06-9
- Wolfgang Maaßen: Philipp von Ferrari – a short biography. Ĉe: The Philatelic Journalist, n-roj 153 kaj 154 (2017)
- Peter J. Bohr: Der Briefmarkenkönig. Der Lebensroman Philipp Arnold von Ferraris., tria eldono, Verlag Helwig, ĉ. 1982
- The World's Greatest Stamp Collectors. Fell Publishers, Inc., Hollywood, Florida, ISBN 0-8119-0668-X, p. 20–50.
- Carlrichard Brühl: Geschichte der Philatelie, volumo 1, Hildesheim u. a., Olms 1985. ISBN 3-487-07619-5, p. 169–203.
- Wolfgang Jakubek: Knaurs Briefmarkenbuch. Die ganze Welt der Philatelie. Verlag: Droemer Knaur, München/Zürich 1976, ISBN 3-426-02244-3, p. 255–257
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cornelius Goop: Reiche und berühmte Schellenberger (=Schellenberg. Mein Magazin, 7/2020), p. 34-37
- ↑ informoj ĉe AtterWiki