Piruvata acido
Aspekto
Piruvata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Piruvata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Piruvata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 127-17-3 | ||
ChemSpider kodo | 1031 | ||
PubChem-kodo | 1060 | ||
Merck Index | 15,8135 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun odoro simila al acetata acido | ||
Molmaso | 88,062 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,267g cm−3 | ||
Fandpunkto | 11,8 °C | ||
Bolpunkto | 165 °C | ||
Refrakta indico | 1,4138 | ||
Ekflama temperaturo | 82 °C | ||
Memsparka temperaturo | 305 °C | ||
Acideco (pKa) | 2,50 | ||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 3533 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R34 | ||
Sekureco | S26 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H314, H318 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Piruvata acido (CH3COCOOH) estas alfa-ketoacido, kies acidrestaĵo estas piruvato. Ĝi gravas en la biokemiaj procesoj.
La piruvata acido estas senkolora, vinagroodora likvaĵo. Ĝi miksiĝas kun akvo en ĉiu proporcio, solviĝas en alkoholo kaj etero. Ĝi havas la molmason de 88,06 g/molo, denson de 1.250 g/cm³, fandopunkton 11,8 °C, bolpunkton 165 °C.
La laboratoria produktado de la piruvata acido povas okazi el tartrata acido per ardigo kun kalia-hidrogena sulfato aŭ per hidrolizo de acetil-cianido, produktita per reakcio de acetil-klorido kaj kali-cianido. Ekvacio de la lasta proceso:
- CH3COCl + KCN → CH3COCN
- CH3COCN → CH3COCOOH
Per interagado de la piruvata acido kaj amonia hidroksido ekestas amonia piruvato.